Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Malkovritaj asteroidoj: 2
(19302) 1996 TD 1-a de oktobro 1996 kun Kjell Lundgren
(20146) 1996 SM7 30-a de septembro 1996

Lars KAMÉL (naskiĝis la 7-an de junio 1960 en Hudiksvall[1]) estas sveda astronomo kaj komputadisto. Li laboras ĉe la Departemento de Fiziko kaj Astronomio de la Universitato de Upsalo.

Minor Planet Center kreditas lin de la kunmalkovro de 2 asteroidoj en 1996 kun Kjell Lundgren elde la Observatorio de Upsalo.[2]

Krom astronomio, li interesiĝas pri la klimata ŝanĝo kaj negas la respondecon de la homaj agadoj sur la tutmonda varmiĝo.

La asteroido 4254 Kamél[3] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti