Las Majadas [lasmaĤAdas] (La Gregejoj, ĉar la unuaj setlantoj estis paŝtistoj kiuj tie tranoktis) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. En la municipa teritorio troviĝas grava ĉasejo El Hosquillo [osKIjo].

Las Majadas
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16142
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Aurelio Arcos Rebollo (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 277  (2016)
Loĝdenso 3,17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 2° 1′ U (mapo)40.2975717-2.0224378Koordinatoj: 40° 18′ N, 2° 1′ U (mapo) [+]
Alto 1 400 m [+]
Areo 87,25 km² (8 725 ha)
Las Majadas (Provinco Kvenko)
Las Majadas (Provinco Kvenko)
DEC
Las Majadas
Las Majadas
Situo de Las Majadas
Las Majadas (Hispanio)
Las Majadas (Hispanio)
DEC
Las Majadas
Las Majadas
Situo de Las Majadas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Las Majadas [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.
Preĝejo kaj pilorio.
Vido de Las Majadas (Cuenca).
Vido el la sudo.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas majadeño [maĥaDEnjo]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 277 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,17 loĝ/km².

Situo redakti

Las Majadas estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Alta en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,400 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 87,25 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°17′51″N 2°01′21″Ok.

Historio redakti

En la 12a jarcento estis tie senjorlando de la familio Jaraba [ĥaRAba], ligita al la kristana konkero de Kvenko. En libro pri ĉasado de Alfonso la 11-a en la 14a jarcento oni parolas pri la ĉasado en Majadas.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Las Majadas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Las Majadas kie oni alvenis al la nunaj 277.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Anastasio Martínez Sáez kaj José Luis Muñoz Martínez. "Las Majadas, puerta de la Serranía." Excma. Diputación Provincial de Cuenca.