Lasswell-modelo de komunikado (konata ankaŭ kiel Lasswell-komunik-modelo) priskribas komunikagon difinante kiu diris kion, per kiu kanalo, al kiu kaj kun kiu efiko. Ĝi estas konsiderata de multaj fakuloj pri Komunikado kaj Publikaj rilatoj kiel "unu el la plej fruaj kaj plej influaj komunikmodeloj."[1]:109 Tiu modelo estis disvolvigita de la usona politiksciencisto kaj komunikteoriulo Harold Lasswell en 1948 kiam li estis profesoro en Jurlernejo de Yale.[2] En sia artikolo de 1948 nome "The Structure and Function of Communication in Society", Lasswell verkis jene:

[A] konvena vojo por priskribi komunikagon estas respondi la jenajn demandojn:

  • Kiu
  • diras kion
  • en kiu kanalo
  • al kiu
  • kun kiu efiko?[3]:37

Notoj redakti

  1. Shoemaker, Pamela; Tankard Jr., J.; Lasorsa, D. (2004). How to Build Social Science Theories. Thousand Oaks: Sage Publications. p. 120.
  2. Muth, R.. (1990) Harold D. Lasswell: An Annotated Bibliography.. New Haven: New Haven Press.
  3. Lasswell, Harold (1948). Bryson, L. (ed.). The Structure and Function of Communication in Society. The Communication of Ideas. New York: Institute for Religious and Social Studies. p. 117.