Laszlo Zinner

brazila esperantisto

Lazlo ZINNER estis brazila skulptisto, fariĝis membro de San-Paulo Esperanto-Klubo en 1949, kiam el Rio-de-Ĵanejro li instaliĝis en San-Paŭlo. Kvankam lia nomo ne aperas en listoj de estraranoj, lia pozitiva agado por nia afero estas evidenta, konstanta, konvikinga ĝis lia morto en la 20-a de julio 1977. Li estis organizanto de kulturkunvenoj ne nur en la Esperanto-klubo, sed ankaŭ en Universitato Mackenzie kie li laboris kaj en la municipa biblioteko de San-Paŭlo. Li kunhelpis en la oficiala Esperanto-kurso de urbo San-Paŭlo, daŭre klopodis enkonduki Esperanton en la lernejojn kaj restis kiel klarvida konsilanto, kiu ne perdis oportunon instigi la uzon de la lingvo.

Laszlo Zinner
Persona informo
Morto 20-an de julio 1977 (1977-07-20)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr