La latinaj liturgiaj ritoj uzitaj en la areoj de la katolika eklezio, kie la latino estis la dominanta lingvo, estis dum multaj jarcentoj pli multnombraj ol la liturgiaj ritoj de la orientaj katolikaj eklezioj. En la aktualo ties nombro estas multe pli malalta. Post la Koncilio de Trento, en 1568 kaj 1570, la papo Pio la 5-a nuligis la meslibrojn kiuj ne povis montri antikvecon de almenaŭ du jarcentoj. Multaj lokaj ritoj kiuj plue estis validaj eĉ post tiu dekreto estis volonte abandonitaj, speciale en la 19-a jarcento. La majoritato de la religiaj ordenoj kiuj ankoraŭ plutenis propran riton decidis, en la dua duono de la 20-a jarcento, adopti la roman riton reformitan kiel ĝi estis reviziita laŭ la dekretoj de la Dua Vatikana koncilio. Kelkaj malmultaj latinaj liturgiaj ritoj pluestas aktuale por la celebrado de la meso en reviziita formo ekde 1965-1970, sed la specifaj liturgiaj ritoj por celebri la aliajn sakramentojn estis praktike abandonitaj.

Vidu ankaŭ redakti