Latinitati Vivae Provehendae Associatio

Latinitati Vivae Provehendae Associatio (akronima mallongigo: L.V.P.A.; laŭvorte: Asocio por la flegado de la latina kiel viva lingvo) estas klubo kiu fondiĝis en la 27-a de septembro 1987 en la eksa kastrumo Vetera Castra apud Xanten. La kunvenoj okazas en Werne.

Inter la fondintoj troviĝis ekz. Dietmar Alexa, Inge Pessara-Grimm (ĉi-du lastaj personoj dum 13 jaroj estis prezidanto kaj vicprezidanto), Alfons Weische, Leo Stoelinga, Alain van Dievoet.

Laborado kaj radio en aliaj eŭropaj landoj redakti

La germana organizaĵo celas reklami la latinan kiel la lingvo de ĉiutaga komunikado. Ĝiaj membroj organizas (sciencajn) konferencojn en diversaj eŭropaj landoj dum kiuj la prelego-lingvo estas memkompreneble la latina. Tre ŝatataj estas iliaj Bidua Latina (semajnfinoj kun parolado en la latina). Ĉiujare okazas ankaŭ tutsemajnaj kongresoj, kiujn ĉeesti povas ankaŭ nemembroj. Ses tiaj kongresoj okazis en Pollando: en Kamień Śląski (Gogolin) - en 1999, 2000, 2001, 2011 - kaj en Krakovo - en 2007 kaj 2012.

L.V.P.A. havas ĉirkaŭ 60 membrojn. La krakovanoj Barbara Dowlasz, Natalia Jureczko kaj Marcin Loch fondis en 2006 la klubon Societas Latine Loquentium Cracoviensis (Krakova rondo de latine parolantoj). Oni iel funkcias kiel sekcio de la kutimrondoj de scienculoj de la Jagelona Universitato. Gravas la regula ĉiusemajna kolektiĝo por ekzerci sin en parolado. Kune kun la Instituto pri klasika filologio de la Universitato Adam Mickiewicz la klubanoj organizas konversaciajn latinajn kursojn por studentoj (i.a.).[1][2]

Referencoj redakti

  1. pri somerlernejo Schola aestiva en 2017 sur universitata paĝaro
  2. pri Schola Aestiva Posnaniensis de la 2021-a jaro sur la paĝaro de Polskie Towarzystwo Filologiczne

Eksteraj ligiloj redakti