Lattermännchen (Dornheim)

Dornheimer Lattermännchen estas fabeleto el Dornheim, Germanujo. Ĝin rakontis H. Bossing el Marlishausen.

Lattermännchen el Dornheim

Ĉirkaŭ la 1877-a jaro la sekvo okazis: Lernoknabo nome Hermann B. el Marlishausen aŭrore marŝis en la direkto de Arnstadt por atingi sian laborlokon. Survoje li ekvidas strangan lumon venantan en lia direkto. Anksie grimpas li sur arbaron kaj lasas la lumon preterpasi al Hain. Robert Erdmann, deĵoranta ĉe la fajroestingila fabriko Stetefeld en Arnstadt, alproksimiĝis en la momento de la arbara malsuprengrimpado de Hermann. Informite li diris al Hermann: Stultulo, ne necesis timi. Ĉar temas pri la bona Lattermännchen el Dornheim, kiu neniam ion nocan faras.

En Dornheim, ĉe la arbarrando proksime de la lago je Teichgarten, starigis oni en 2011 statuon de Lattermännchen.

Fonto redakti

Informtabulo surloka rekte malpost la statuo de Lattermännchen.

Eksteraj ligiloj redakti