Lavtabulo (instrumento)

instrumento

Lavtabulofrotilo (el kaĵuna franca "frotter", froti) estas uzata kiel perkutinstrumento, uzante la ondan metalan surfacon de puriga aparato kiel ritma muzikinstrumento. Tradicie uzata en ĵazo, kaĵunmuziko, skiffle, kruĉobandoj, kaj popola muziko, la lavtabulo restis en sia ligna kadro kaj estas ludata ĉefe per frapado, sed ankaŭ per frotado de la lavtabulo per fingringoj. Ofte la lavtabulo havas aldonajn sonorilojn, kiaj ligna bloko, bovsonorilo, kaj eĉ malgrandaj cimbaloj.

Lavtabulistino akompananta pianiston.

Aliflanke, la zideka frotilo malhavas kadron kaj konsistas simple el metala ondaĵo pendita ĉirkaŭ la kolo. Ĝi estas ludata ĉefe per kuleroj aŭ botelmalfermiloj laŭ kombino de tintado, skrapado, gratado, frapetado kaj tamburetado.

Vidu ankaŭ redakti