Leĝo de Biodiverseco de Kostariko

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Leĝo de Biodiversecoleĝo 7788 regulas la konservadon kaj daŭripovan uzadon de biodiverseco en Kostariko, kaj la justan distribuadon de tiurilataj avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Ĝi estis iniciatita por efektivigi la devojn, kiujn Kostariko alprenis en 1994, kiam ĝi ratifis la Interkonsenton pri Biologia Diverseco. Ĝin aprobis la Leĝofara Asembleo la 23-an de aprilo de 1998 kaj konfirmis la prezidanto José Figueres Olsen la 6-an de majo de 1998.

Enhavo redakti

Ĉapitro 1: Ĝeneralaj Disponoj

Difinas la aferojn regatajn de la leĝo kaj ĝiajn celojn, kaj starigas la jenajn ĝeneralajn principojn: respekton al la vivo en ĉiuj ĝiaj formoj; ke la eroj de la biodiverseco estas meritaj varoj; respekton al kultura diverseco; kaj juston ene de kaj inter generacioj. Laŭ interpreto de la juristo Mario Peña Chacón, la deklaro, ke ĉiu vivaĵo rajtas vivon, implice deklaras rajton de la naturo mem je ekzisto, prospero, kaj evoluo.[1]

Ĉapitro 2: Administra Strukturo

Kreas unu parte sendependan organizaĵon, la Nacian Komision por Mastrumado de Biodiverseco, ene de la Ministerio pri Medio kaj Energio, kaj donas leĝan bazon al alia, la Nacia Sistemo de Konservareoj, kiu jam funkciis laŭ aŭtoritato de dekretoj ekde 1994.

Ĉapitro 3: Garantioj de Media Sekureco

Devigas ĉiujn, kiuj deziras labori pri genetika modifado de organismoj, unue akiri permesilon.

Ĉapitro 4: Konservado kaj Daŭripova Uzado de Ekosistemoj kaj Specioj

Devigas la ŝtaton kaj la civitanojn subteni la daŭradon de ekologiaj procezoj, starigas prioritatojn por la konservado de specioj laŭ endanĝereco kaj aliaj ecoj, kaj faras kromajn disponojn pri protektataj areoj.

Ĉapitro 5: Aliro al Genetikaj kaj Biokemiaj Eroj kaj Protekto de la Rilataj Konoj

Starigas kondiĉojn kaj procedojn por uzi kaj komerci biokemiajn materialojn. Baza kondiĉo estas, ke oni povas aliri biokemian materialon nur se konsentas la individuo, konservareo, aŭ indiĝena komunumo, kiu posedas la lokon, kie la organismoj troviĝas.

Ĉapitro 6: Edukado kaj Publika Konscio, Esplorado kaj Transdonado de Teknologio

Postulas, ke oni inkluzivu konsciigon pri la valoro de biodiverseco en edukaj programoj, kaj stimulu la eltrovon kaj konservon de mediaj konoj.

Ĉapitro 7: Takso pri Influo al la Medio

Rajtigas la Nacian Komision por Mastrumado de Biodiverseco postuli taksostudon pri influo al la medio de proponitaj projektoj.

Ĉapitro 8: Stimuliloj

Postulas, ke la ŝtato agu por stimuli daŭripovan uzadon kaj konservadon de biodiverseco.

Ĉapitro 9: Procedoj, Procesoj, kaj Punoj Ĝenerale

Disponas interalie, ke ĉiu homo povas ekigi proceson protekte al biodiverseco, ke la ŝarĝo de pruvo falas sur la akuzito pri mediaj damaĝoj, kaj ke la puno por nerajtigita uzo aŭ komerca esploro de biodiverseco estas monpuno.

Ĉapitro 10: Finaj kaj Transiraj Disponoj

Historio redakti

Iniciatis la leĝon la asembleano Luis Martínez Ramírez, de la Partio Nacia Liberiĝo, en februaro de 1996, kunlabore kun la Internacia Unio por la Konservo de Naturo kaj konsultante diversajn fakulojn kaj civitanojn.[2] Iuj sciencistoj oponis la projekton pro opinio, ke la neceso peti rajtigon malhelpos ilian esploradon. Ankaŭ la centraj instancoj de la Ministerio pri Medio kaj Energio oponis, maldezirante cedi parton de sia aŭtoritato al la novaj administraj organizoj starigotaj de la leĝo.[3] La projekto tamen gajnis la konsenton de la necesa plimulto de asembleanoj kaj iĝis leĝo pli ol du jarojn post sia iniciatiĝo.

Tuj post la validiĝo de la leĝo, la Ministro pri Medio kaj Energio komencis proceson de kontraŭkonstitucieco pri ĝi, akuzante, ke ĝi transdonas funkciojn proprajn de la plenuma povo al parte sendependaj organizoj, specife la Nacia Konsilio por Mastrumado de Biodiverseco kaj la Nacia Sistemo de Konservareoj. La daŭra proceso limigis la efektivon de tiuj funkcioj ĝis 2006, kiam la Konstitucia Ĉambro fine deklaris sian juĝon, ke la leĝo estas laŭkonstitucia.[4]

En 2010, la Leĝo de Biodiverseco gajnis la premion Estonteca Politiko, aljuĝatan de la NRO Monda Konsilio pri Estonteco.[5]

Referencoj redakti

  1. Mario Peña Chacón. "La Ley de Biodiversidad y los derechos de la naturaleza en Costa Rica." Delfino. 27-an de julio, 2021.
  2. Vivienne Solís Rivera kaj Patricia Madrigal Cordero. "La Ley de Biodiversidad de Costa Rica: Compartiendo el proceso". 1999.
  3. "Persiste pugna por biodiversidad". La Nación. 24-an de februaro, 1997.
  4. Jorge Cabrera Medaglia. "Marco legal e institucional en materia de participación ciudadana aplicable a la gestión del Sistema Nacional de Áreas de Conservación de Costa Rica". Revista de Ciencias Jurídicas 140 (2011), p. 93-94.
  5. "Costa Rica recibe premio mundial por su ley de biodiversidad". La Nación. 26-an de oktobro, 2010.

Eksteraj ligiloj redakti

Teksto de la leĝo (hispanlingva): [1]