Leĝo de Unuiĝo, 1800

aktoj de la parlamentoj de Britio kaj Irlando kiuj fondis la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando
Tiu ĉi artikolo temas pri la Act of Union 1800. Por aliaj signifoj, vidu unuiĝa leĝo.

La Act of Union 1800 (eo. Unuiĝa leĝo, Akto de UnioKontrakto de Unuiĝo) estis ambaŭflanka kontrakto inter la parlamento de la Reĝlando de Granda Britio kaj la parlamento de la Reĝlando Irlando. La kontrakto rezultis en la kreo de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando, kiu okazis la 1-an de januaro 1801.

Detaloj redakti

La kontrakto donis al Irlando la rajton sendi 100 politikistojn al la brita parlamento en la Palace of Westminster, kiu ekde tiam konsistis el 658 parlamentanoj. Fakte Irlando povus esti havinta pli da parlamentanoj, se la nombro de tiuj dependus de la nombro de loĝantoj de la ŝtato. Unu parto de la kontrakto estis kroma la egalrajtigo de la katolikoj, kio unue ne estis efektivigata.

Per la kunfando de ambaŭ reĝlandoj en la Unuiĝintan Reĝlandon la Union Jack, t.e. la flago de la brita nacio, ekhavis la formon, kiun ĝi havas ĝis hodiaŭ.

En la anglalingva historiografio oni konsideras, ke la traktato konsistas el du aktoj, ĉar ĝi estis ambaŭflanke proklamita, kaj en la brita kaj en la irlanda parlamento. Pro tio la anglalingva originala nomo estas Acts of Union (en la pluralo).

Vidu ankaŭ redakti