Leĝoj por plaĉi al angloj

Leĝoj por plaĉi al angloj (portugallingve leis para inglês ver) estas ofta jura figuro en brazila leĝaro. Ili estas leĝoj aprobitaj sub premo de eksterlandanoj, sed kiujn oni ne konsideras kiel validajn. Oni pensas, ke duono de brazilaj leĝoj estas tia. La unua "leĝo por plaĉi al angloj" estis aprobita en 1850 kaj malpermesis importadon de novaj nigraj sklavoj de Afriko al Brazilo. La tiama brita registaro forte premis, por ke Brazilo ne plu permesu sklavecon, kaj por plaĉi britojn la brazila registaro aprobis leĝon, kiu malpermesis la importadon de sklavoj, sed vere, neniu obeis ĝin, eĉ ne la brazila registaro mem. Poste, tio okazis tre ofte.

Jam en la 19-a jarcento oni aprobis leĝojn, kiuj malpermesis al edzoj mortigi adultintan edzinon, sed neniam edzo estis kondamnita pro tiu en Brazilo, ĉar la juĝistoj konsideris, ke tiu leĝo ne estas laŭ kutimaj moroj; nur post 1988 juĝistoj kondamnis la edzojn en tiuj kazoj, sed ankoraŭ oni rigardas tion kiel malgravan krimon. Fremdaj premoj ankaŭ igis en 2004 aprobi leĝon, laŭ kiu edzo ne povas plu forsendi nevirgan novedzinon, sed samtempe oni aprobis leĝon, kiu permesas al li divorci de ŝi, sen ke ŝi ricevu monhelpon. Sekve, oni simple ŝanĝis "forsendi" al "divorci", sed "divorco" estas internacie pli akceptebla ol "forsendo". Ankoraŭ pri la protekto de virino, fremdaj premoj kaŭzis en 1934 aprobon de leĝo, kiu permesis la voĉdonrajton al ili, sed neniam oni malpermesis al virinoj la voĉdonadon en Brazilo, sekve tiu leĝo estis superflua, ĉar virinoj jam voĉdonis antaŭ ĝi.

Antaŭ kelkaj jaroj, ankaŭ sub fremda premo, oni aprobis leĝojn, kiuj devigis konservi 50 % de brazilaj amazoniaj praarbaroj, sed, ĉar ankoraŭ restas 90% de praarbaro en Amazonio, ververe tiuj leĝoj permesis la detruadon de preskaŭ duono de praarbaro.

Foje tiuj leĝoj estas ne nur senutilaj, sed malutilaj, ĉar oni ne scias, kiuj estas veraj leĝoj kaj kiuj estas "leĝoj por plaĉi al angloj" kaj oni unue devas pruvi, ke iu leĝo estas laŭ komunaj moroj, antaŭ apogiĝi sur ĝi.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.