Le Centre Sheraton Hotel

hotelo kaj kongresejo en Montrealo, Kebekio

Le Centre Sheraton Hotel, mallonge Le Centre, estas nubskrapula hotelo kaj kongresejo en Montrealo, Kebekio, Kanado. Ĝi situas ĉe la adreso 1201 bulvardo René Lévesque okcidenta (ouest west) en la urbocentro de Montrealo, inter la stratoj Stanley kaj Drummond.

Le Centre Sheraton Hotel
la hotelo siluete
la hotelo siluete
Uzado
Uzado hotelo
Teĥnikaj datoj
Alteco 118 m
Etaĝoj 38
Adreso
Adreso 1201 bulvardo René Lévesque okcidenta
Urbo Montrealo
Lando Kanado
Situo
Geografia situo 45° 29′ 52″ N, 73° 34′ 17″ U (mapo)45.49777778-73.57138889Koordinatoj: 45° 29′ 52″ N, 73° 34′ 17″ U (mapo) [+]
Situo de Le Centre Sheraton Hotel
Le Centre Sheraton Hotel
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
kafejo en la hotela vestiblo
tegmenta teraso

La konstruaĵo havas 825 ĉambrojn kaj altas 118 metrojn kun 38 etaĝoj. Ĝi estis estis kompletigita en 1982.

HistorioRedakti

La hotelo, ekkonstruita en 1984, estis planita malfermiĝi ĝustatempe por la Somera Olimpiko 1976 kiel la tutmonde plej granda konstruaĵo de la hotela ĉeno Holiday Inn. Tamen, la projekto suferis de kostotropasoj je 81 milionoj usonaj dolaroj. La konstruo fine daŭris ok jarojn kaj malsama hotelĉeno malfermis la konstruaĵon. La urbestro de Montrealo oficiale malfermis la konstruaĵon en majo 1982.[1]

La hotelo gastigis kunvenon de financaj ministroj kaj estroj de centraj bankoj de la grupo de la 20 industriaj kaj sojlaj landoj la 24-an kaj 25-an de oktobro 2000, kaj ankaŭ estis la loko de la kunveno Vikimanio 2017. La 6-an de aŭgusto 2022 tie komenciĝis la 107-a Universala Kongreso de Esperanto.

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti