Le Petit Nicolas (filmo)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le petit Nicolas.

Le Petit Nicolas (La Eta Nikolao) estas franca filmo de Laurent Tirard aperinta en 2009, adaptita de la samnoma porinfana verko Le petit Nicolas.

Le Petit Nicolas
filmo
Originala titolo Le Petit Nicolas
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2009, 26 aŭg. 2010, 12 mar. 2015, 15 jan. 2015
Ĝenro porinfana filmo, komedia filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Denis Rouden
Reĝisoro(j) Laurent Tirard
Produktisto(j) Olivier Delbosc • Marc Missonnier
Scenaro Alain Chabat • Laurent Tirard • Grégoire Vigneron
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Klaus Badelt
Rolantoj Valérie Lemercier • Kad Merad • Sandrine Kiberlain • Anémone • Maxime Godart • Alain Sachs • Cyril Couton • Daniel Prévost • Éric Berger • François Damiens • François-Xavier Demaison • Françoise Bertin • Gérard Jugnot • Jean-Michel Lahmi • Louise Bourgoin • Marie Berto • Michel Duchaussoy • Michel Galabru • Nathalie Cerda • Renaud Rutten • Serge Riaboukine • Sophie-Charlotte Husson • Victor Carles • Vincent Claude
Produktinta firmao Fidélité Productions
IMDb
vdr

Temo redakti

Nicolas travivas pacan ekziston, li havas gepatrojn kiuj amas lin, grupon de kamaradoj kun kiuj li bone amuziĝas, kaj li tute ne volas ke io ŝanĝiĝu. Tamen, iun tagon, Nicolas subaŭskultas konversacion inter siaj gepatroj, kiu kredigas al li ke ŝia patrino estas graveda.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Li ektimas kaj imagas la plej grandan malbonon: frateto baldaŭ estos tie, li okupos tiom da loko ke liaj gepatroj ne plu zorgos pri li, kaj fine ili eĉ forlasos lin en la arbaron kiel La Malgrandan Fingreton. Por eskapi el tiu malfeliĉa sorto, Nicolas lanĉas sin en kampanjon de ĝentileco al siaj gepatroj kaj provas fariĝi nemalhavebla. Tamen, volante tro bone fari, li amasigas mallertaĵojn kaj altiras al si ilian koleron. Senespera, li decidas ŝanĝi sian strategion. Ĉion konsiderinte, ne li devas foriri, ĉar li estis tie la unua. Kiu malaperu, tiu estu la bebo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Teĥnikaĵoj redakti

  • Titolo: Le Petit Nicolas
  • Reĝisoro: Laurent Tirard
  • Help-reĝisoro: Alan Corno
  • Scenaro: Alain Chabat, Laurent Tirard kaj Grégoire Vigneron
  • dialogoj: Laurent Tirard, Grégoire Vigneron kaj Alain Chabat adaptita de verko de René Goscinny kaj Jean-Jacques Sempé
  • Scenaro-Konsilistino: Anne Goscinny
  • Foto-direktoro: Denis Rouden
  • Muntistino: Valérie Deseine
  • Platforma fotisto: Thierry Valletoux
  • Son-inĝeniero: Ricardo Castro kaj Paul Heymans
  • Miksado: Thomas Gauder
  • Ĉef-dekoraciistino: Françoise Dupertuis
  • Kostumoj: Pierre-Jean Larroque
  • Rol-direktoro: Agathe Hassenforder kaj Gérard Moulevrier (Agentejo Arda)
  • Muziko: Klaus Badelt
  • Interpretisto de enkonduka kanto: Renan Luce On n'est pas à une bêtise près
  • Produkta direktoro: Sylvestre Guarino
  • Produktoro: Marc Missonnier, Olivier Delbosc
  • Ekzekutiva produkoro: Christine de Jekel
  • Pruduktado: Fidélité Films kaj IMAV
  • Kunprodukto: M6 Films, Mandarin Films, Scope Pictures kaj Orange Cinéma Séries
  • Distribuado: Wild Bunch

Rolularo redakti

 
la tuta aktoraro de la filmo Le Petit Nicolas en antaŭpremiero de 2009

Eksteraj ligiloj redakti