Ledesma (Salamanca)

(Alidirektita el Ledesma)

Ledesma estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma.1​ .

Ledesma
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 539  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 6° 0′ U (mapo)41.0875-6Koordinatoj: 41° 5′ N, 6° 0′ U (mapo) [+]
Alto 768 m [+]
Areo 141,22 km² (14 122 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ledesma (Provinco Salamanko)
Ledesma (Provinco Salamanko)
DEC
Ledesma
Ledesma
Situo de Ledesma
Ledesma (Hispanio)
Ledesma (Hispanio)
DEC
Ledesma
Ledesma
Situo de Ledesma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ledesma, Salamanca [+]
vdr
Enirejo al la korto de la urbodomo, konstruita en 1484.
Enirejo al la kastelo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cuadrilleros de los Dieces, El Cerezo, Estacas, Estaquillas, Frades de Santa María, La Sagrada, La Samasa, Ledesma, La Vadima, Muchachos, Nóguez, Pelilla, Zorita, Aldeagutiérrez, Cuadrilleros, El Casar, La Riverita, La Samarita, Santa Marina, Santo Domingo kaj Zafroncino, el kiuj la ok lastaj senhomaj, okupas totalan areon de 141,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 1 688 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 35 km de Salamanko, provinca ĉefurbo, 55 km de Zamora kaj 84 km de Ciudad Rodrigo.

Historio redakti

Estis jam romia setlejo, eĉ de vetonoj, sed la nuna fondiĝis dum la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj havis gravajn nobelan kaj religian influojn, pro nombraj konventoj, ekzemple de templanoj kaj franciskanoj, suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo, ekzemple pro la eksplodo de la ponto fare de la francoj. Estas multaj vidindaĵoj rilataj al grava historia pasinteco; kastelo, muregoj, pontoj, prahistoriaĵoj, palacoj, preĝejoj, krucpilorioj ktp.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis, ekzemple pro la ĉirkaŭaj kverkaroj kaj rilataj faŭno kaj flaŭro.

Bildaro redakti

Panoramoj redakti

Panoramo de la interno de la kastelo de Ledesma (post restaŭrado).
Panoramo de la Ponto Mocho [MOĉo] (senpinta), konstruita super la rivero Cañedo por la romia ŝoseo de Ledesma al Zamora (Bletisa al Ocelo Durii).

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • González Crespo, Esther (1988). «El afianzamiento económico y social de los hijos de Leonor de Guzmán». Anuario de estudios medievales (Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas, CSIC: Institución Milá y Fontanals. Departamento de Estudios Medievales) (18): 289-304. ISSN 0066-5061.
  • Ibáñez de Segovia, Gaspar (1777). Joachin Ibarra, ed. Memorias históricas del Rei D. Alonso el Sabio i observaciones a su chronica. Madrid. OCLC 458042314.
  • Monsalvo Antón, José María (1997). «Las dos escalas de la señorialización nobiliaria al sur del Duero: concejos de villa-y-tierra frente a la señorialización "menor". (Estudio a partir de casos del sector occidental: señoríos abulenses y salmantinos)». Revista d'historia medieval (Valencia: Universitat de València: Departamento de Historia Medieval) (8): 275-338. ISSN 1131-7612. Consultado el 12 de julio de 2014.
  • Salazar y Acha, Jaime de (2000). Centro de Estudios Políticos y Constitucionales, ed. La casa del Rey de Castilla y León en la Edad Media. Colección Historia de la Sociedad Política, dirigida por Bartolomé Clavero Salvador (1ª edición). Madrid: Rumagraf S.A. ISBN 978-84-259-1128-6.

Eksteraj ligiloj redakti