Legato (Romio)

Romia militista rango

Legatus (adaptita kiel legato) estis alta rango de Romia militista oficiro en la Romia Armeo, ekvivalento al moderna alta rango de generala oficiro. Dekomence uzita por delegita povo, la termino iĝis formaligita sub Aŭgusto Cezaro kiel la oficiro en komando de legio.

El la epoko de la Romia Respubliko, legatoj estis ricevintaj grandaj militajn premiojn fine de sukcesa militkampanjo, kio faris tiun postenon tre enspeza, kaj tiele ĝi povis ofte allogi eĉ elstarajn konsulojn aŭ aliajn altrangajn politikajn figurojn ene de la Romia politiko (ekz., la konsulo Lucio Julio Cezaro volontulis fine de la Gaŭlaj Militoj kiel legato sub la estreco de sia kuzo, Gajo Julio Cezaro).

Vidu ankaŭ redakti