Legends & Lattes
fantasta libro de Travis BALDREE
Legends & Lattes (esperantigite: Legendoj & Kaflaktoj; referenco al Drakoj kaj Galerioj) estas fantasta libro verkita de Travis Baldree kaj eldonita de Cryptid Press en 2022. Disponeblas ankaŭ sonlibra versio.
Legends & Lattes | |
---|---|
High Fantasy with a double-shot of self-reinvention | |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Travis Baldree |
Ilustristo | Carson Daniel Lowmiller |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 2022 |
Eldonejo | Cryptid Press |
Trajtoj | |
Paĝoj | 318 |
ISBN | 979-8-9856632-1-1 |
Ĝenro | Fantasto, Tranĉaĵo de vivo, GLAT |
Medio | Libro, bitlibro, sonlibro |
Resumo
redaktiPost multaj jaroj da aventuroj kaj akiri specialan magian ŝtonon, la orkino Viv prenas gravan decidon. Ŝi fordonos aventuristan vivon por anstataŭe enloĝiĝi kaj vivi trankvile pere de nova entrepreno: ŝi malfermos kafejon.
La rakonto sekvas ŝin dum ŝia klopodo por estigi la entreprenon, kiu estas plena da renkontiĝoj kun novaj kaj malnovaj konatoj kaj baraktoj kontraŭ krimuloj.[1]
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Artikolo pri la libro ĉe goodreads. goodreads.com. (Angle)