Lemniskato

ebena algebra kurbo

En geometrio, la lemniskato estas algebra ebena kurbo, kies formo similas la ciferon 8 aŭ la simbolon ∞.

La lemniskato estas la aro de punktoj P, la produto de kies distancoj al la du fokusoj F₁, F₂ egalas la kvadraton de la distancoduono inter la du fokusoj

Difino redakti

Vastasence, leminiskato estas ajna kurbo de la formo “8” aŭ “∞”. Pli specife, la termino signifas la lemniskato de Bernoulli[1], kiu estas difinita jene. Supozu eŭklidan ebenon   kun karteziaj koordinatoj  . Do, la lemniskato (de Bernoulli) estas la ĉi-suba kurbo, parametrigita de pozitiva reelo  :

 

Parametre, oni povas priskribi la lemniskaton jene:

 
 

Geometria interpreto redakti

Ĉi tiu ekvacio povas esti skribita pli geometrie. Konsideru du punktojn (la fokusojn)

 

sur la x-akso, de distanco   for de la origino. Do, la difinanta ekvacio estas ekvivalente

 ,

 ,

t.e. la produto de la du distancoj de   al la du fokusoj egalas la kvadraton de la distancoduono inter la du fokusoj.

Historio redakti

La lemniskato estis unue priskribita de la svisa matematikisto Jakob Bernoulli en 1694. La elipso estas priskribebla kiel la aro de punktoj, la sumo de kies distancoj al la du fokusoj estas fiksita; se oni ŝanĝas la sumon al produto, do oni difinas familion de kurboj, en kiu la lemniskato estas speciala kazo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti