Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Jugoslava esperantisto

Leopold MOKER (naskiĝis 1902 - mortis la 10-an de novembro 1979 en akcidento en Subotica, Jugoslavio) estis konata aktivulo precipe en la laborista Esperanto-movado.

Moker lernis la lingvon en 1925, gvidis multajn kursojn, verkis 10-kajeran lernolibron Esperanta kurso kaj kunlaboris en Esperanto-periodaĵoj.