La sudaj ranoj formas la familion de Leptodaktiledoj aŭ laŭ scienca nomo Leptodactylidae, nome ege diversa familio de ranoj kiuj probable diverĝas el la aliaj superfamilioj de ranoj dum la Kretaceo.[1] La familio suferis gravajn taksonomiajn reviziojn en ĵusaj jaroj, inklude la reklasigon de la iama subfamilio Eleŭterodaktilenoj en sia propra familio Eleŭterodaktiledoj; Leptodaktiledoj nune nombras 206 speciojn en 15 genroj distribuitaj tra Meksiko, Karibio, kaj Centra kaj Suda Amerikojn.[2] La familio inkludas surterajn, truloĝantajn, akvajn, kaj arboloĝantajn membrojn, kiuj komponantas ampleksan gamon de diversaj habitatoj.[3]

Kelkaj el la genroj ene de la Leptodaktiledoj demetas siajn ovojn en ŝaŭmaj nestoj. Tiuj povas esti en fendoj, ĉe la surfaco de akvo, aŭ sur arbaraj grundoj. Tiuj ŝaŭmaj nestoj estas kelkaj el la plej variaj inter ranoj. Kiam okazas eloviĝo en nestoj en la arbaraj grundoj, la ranidoj restas ene de la nesto, senmanĝe, ĝis la metamorfozo.

Klasigo redakti

Meze de 2015, la amfibilisto Amphibian Species of the World uzas la jenan klasigon:[4]

  • Leiuperenoj Bonaparte, 1850 (90 specioj)
    • Edalorhina Jiménez de la Espada, 1870
    • Engystomops Jiménez de la Espada, 1872
    • Physalaemus Fitzinger, 1826
    • Pleurodema Tschudi, 1838
    • Pseudopaludicola Miranda-Ribeiro, 1926
  • Leptodaktilenoj Werner, 1896 (1838) (96 specioj)
    • Adenomera Steindachner, 1867
    • Hydrolaetare Gallardo, 1963
    • Leptodactylus Fitzinger, 1826
    • Lithodytes Fitzinger, 1843
  • Paratelmatobienoj Ohler kaj Dubois, 2012 (13 specioj)
    • Crossodactylodes Cochran, 1938
    • Paratelmatobius Lutz kaj Carvalho, 1958
    • Rupirana Heyer, 1999
    • Scythrophrys Lynch, 1971

Notoj redakti

  1. Heinicke, M.P., W.E. Duellman & S.B. Hedges (2007). “Major Caribbean and Central American frog faunas originated by ancient oceanic dispersal”, Proc. Nat. Acad. Sci. 104 (24), p. 10092–7. doi:10.1073/pnas.0611051104. 
  2. AmphibiaWeb: Information on Amphibian Biology and Conservation. University of California, Berkeley, CA. Alirita 2007-06-17.
  3. Zweifel, Richard G.. (1998) Cogger, H.G. & Zweifel, R.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press, p. 89–90. ISBN 0-12-178560-2.
  4. Frost, Darrel R. (2015). Leptodactylidae Werner, 1896 (1838). Amphibian Species of the World: an Online Reference. Version 6.0. American Museum of Natural History. Alirita 28a de Aŭgusto 2015.

Eksteraj ligiloj redakti