Lernejana Esperanta Frataro

(Alidirektita el Lernejana esperanto-gazeto)

Lernejana Esperanta Frataro (kurte LEF) estas esperantista organizaĵo en Rusio por lernejanoj.

La kotizregularo de LEF

Historio redakti

La unua renkontiĝo de gvidantaj de sovetiaj esperantistaj grupoj de lernejanoj okazis la 3-an de oktobro 1981 en Arteko (Krimeo). En novembro 1982 apud Ĉelabinsk okazis la unua lernejana renkontiĝo kun 50 partoprenantoj. Poste en Sovetunio ankoraŭ okazis kelkaj similaj renkontiĝoj: LETo (Lernejana Esperanto-tendaro) kaj "Primavero". Dum la 8-a Kongreso de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) estis fondita lernejana komisiono de SEU[1].

La Lernejana Esperanta Frataro estis fondita dum la renkontiĝo LETo-6 (okazis en 1991 apud Leningrado)[1]. Aktivuloj de LEF estis Stas Starŝov, Georgij Kontrov, N.Kalaŝnikov.

Lernejana Esperanto-gazeto redakti

"Lernejana esperanto-gazeto" (LEGo) estis presorgano de LEF, celanta lernejanojn lernantajn Esperanton kaj iliajn gvidantojn. La revueto konsistis el du partoj: parto "A", destinita por lernejanoj, kaj parto "B", destinita por gvidantoj de kursoj por la lernejanoj. La redakt-kolegio de LEGo konsistis el Stas Starŝov (ĉefa redaktoro), Georgij Kontrov (redaktoro de parto "B"), N.Kalaŝnikova (grafika redaktoro de parto "B"), Aleksandr Osokin (teknika redaktoro de parto "B"). La revuo estis samizdate eldonita dum unua duono de 1990-aj jaroj kaj abonebla nur por anoj de LEF.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Laŭ LEGo, numero 6 (1991)