Arteko

loĝloko en Krimeo

Arteko (ruse Артек) estas malgranda loĝloko sur la Suda Bordo de Krimeo, nun administre ĝi estas parto de la loĝloko Gurzufo (Jalta municipo). Sur la teritorio de la loĝloko troviĝas la samnoma internacie fama porinfana ripoz- kaj kultur-centro. La nomo venas el tjurkaj lingvoj kaj signifas laŭvorte "koturno" (supozeble pro iama multeco de tiu birdo en la loko).

Arteko
emblemo
summer camp facility • instalaĵo
Komenco 16-a de junio 1925 vd
Geografia situo 44° 32′ 59″ N, 34° 17′ 59″ O (mapo)44.5497222234.29972222Koordinatoj: 44° 32′ 59″ N, 34° 17′ 59″ O (mapo)
Lando(j) UkrainioSovetunioRusio vd
Sidejo Krimeo
Arteko (Krimeo)
Arteko (Krimeo)
DEC
Arteko
Arteko
Map
Arteko
Retejo Oficiala retejo
vdr
Moderna emblemo de "Arteko"
La arta konstruaĵo ĉe la vojo al Arteko
La Placo de Amikeco en Arteko (la nuna stato)
Poŝtmarko de USSR, 1985

La historio de la porinfana centro "Arteko" komenciĝis la [[16an de junio]] 1925, kiam ĉi tie estis fondita malgranda pionira tendaro. Komence la tendaro povis akcepti nur 80 infanojn kaj konsistis nur el veraj tendoj. Tamen pro la unika klimato de la Suda Bordo de Krimeo la tendaro rapide fariĝis grava porinfana kaj porjunulara centro de Sovetunio kaj rapide kreskis. En la jaro 1969 ĝi jam kovris la areon de 3,2 km², havis 150 fundamentajn domojn, 3 medicinajn instituciojn, lernejon, propran film-studion, kelkajn naĝ-basenojn, stadionon kaj diversajn lud-placetojn. Diference de la plimulto de porinfanaj tendaroj Arteko funkcias dum la tuta jaro. Strukture "Arteko" estas grupo da kelkaj malpli grandaj tendaroj.

En la tempo de sia zenito "Arteko" estis la plej fama kaj populara pionira tendaro de USSR. Ĝin povis viziti nur la plej bone studantaj lernejanoj; viziti la tendaron estis ege prestiĝe. En la 70-80aj jaroj de la XXa jarcento "Arteko" akceptadis ĉ. 27 mil infanoj ĉiujare. Nemalofte estis akceptataj ankaŭ eksterlandaj gastoj kaj delegacioj. Inter la plej famaj vizitintoj de "Arteko" oni povas nomi pac-batalantinon Samantha Smith, la unuan kosmonaŭton Jurij Gagarin, hindajn sociajn agantojn Indira Gandhi kaj Jawaharlal Nehru, faman sovetian sportiston Lev Jaŝin kaj multajn aliajn.

Post la disfalo de Sovetunio kaj de Sovetia Pionira Organizaĵo la prestiĝo de la tendaro falis, tamen iom post iom ĝi rekreskis.

Nuntempe "Arteko" oficiale nomiĝas "Internacia porinfana centro 'Arteko'"; ĝi plu estas la ripoz-loko por bonaj lernejanoj de Ukrainio, tamen sufiĉe granda parto de ripoz-kartoj nun estas libere aĉeteblaj. La centro estas la loko de kelkaj tradiciaj festivaloj (ekzemple, de porinfana kino).

Vidu ankaŭ redakti

Por ekscii pri la ĉirkaŭaĵoj kaj klimato de la tendaro bonvolu vd. la artikolon Gurzufo.

Eksteraj ligiloj redakti