Gurzufo

loĝloko en Krimeo

Gurzufo (ruse Гурзуф, ukraine Гурзуф, krime-tatare Gurzuf) estas urbotipa loĝloko en la Jalta municipo (Gurzufa komunumo) de Aŭtonoma Respubliko Krimeo sur la Suda Bordo de Krimeo.

Gurzufo
urbotipa loĝloko en Ukrainio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 9 117  () [+]
Loĝdenso 1 843 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 33′ N, 34° 17′ O (mapo)44.55277777777834.2875Koordinatoj: 44° 33′ N, 34° 17′ O (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Areo 4,9469 km² ( 494 .69 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Gurzufo (Krimeo)
Gurzufo (Krimeo)
DEC
Gurzufo
Gurzufo
Situo de Gurzufo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gurzuf [+]
vdr
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Gurzufo
ruse Гурзуф
ukraine Гурзуф
krime-tatare Gurzuf
Apartenas al: Jalta municipo, Gurzufa komunumo
Koordinatoj: 44° 33′ N, 34° 17′ O (mapo)44.55277777777834.2875Koordinatoj: 44° 33′ N, 34° 17′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~50 m
Loĝantaro: 8626 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98640-98643
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3
Antaŭaj nomoj: Gorzovium, Gorzuviti

Oficiala paĝaro nekonata

Gurzufo (Krimeo)
Gurzufo (Krimeo)
DMS
Gurzufo
Gurzufo
Gurzufo
Situo de Gurzufo sur la mapo de Krimeo
Gurzufo (Jalto)
Gurzufo (Jalto)
DMS
Gurzufo
Gurzufo
Gurzufo
Situo de Gurzufo sur la mapo de la Jalta municipo (la Gurzufa komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Historio redakti

La loĝloko estis fondita supozate en la 4-a jarcento p.K. laŭ la ordono de imperiestro Justiniano la 1-a kiel fortikaĵo. Ekde la 6-a jarcento la fortikaĵo estas menciata en diversaj fontoj sub la nomoj Gorzovium kaj Gorzuviti.

Dum la mezepoko (ĝis la 19-a jarcento) ĉi tie troviĝis negranda vilaĝo, loĝata plejparte de krime-tataroj. La loĝloko famiĝis pro tio, ke granda rusa poeto Puŝkin vizitis ĝin dum sia vojaĝo en Krimeo.

En la jaro 1926 la loĝloko ricevis la statuson de urbotipa loĝloko kaj ekevoluis kiel kurac-loko.

Geografia situo kaj klimato redakti

Gurzufo situas sur la Suda Bordo de Krimeo en pentrinda amfiteatro de montoj. Oriente la loĝlokon gardas la monto Ajudago (Urso-monto), norde — la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro (ĝia Gurzufa altebenaĵo), okcidente — la flanka montoĉeno Avinda. Tra la loĝloko fluas la rivero Avunda. La loĝloko situas 16 kilometrojn for de Jalto (al kiu Gurzufo estas ligita per busa kaj trolebusa trafikoj).

En la maro ĉe la loĝloko staras du rokoj, nomataj Adalaroj, kiuj kune kun la monto Ajudago kaj kelkaj surbordaj rokoj formas tre belan pejzaĝon.

La klimato estas subtropika mediterane-tipa, sufiĉe seka kaj varmega. La averaĝa aer-temperaturo de januaro: +3°С; de julio: +24,6°С. La averaĝa jara kvanto de hidrometeoj — 514 mm.; la kvanto de sun-horoj — 2250 jare.

Ekonomio kaj socia sfero redakti

Gurzufo estas signifa perklimata kurac-loko kaj populara ripoz-loko. En la loĝloko estas 3 grandaj sanatorioj, vin-produktejo, kelkaj lernejoj. En la loĝloko troviĝas ankaŭ la fama internacia porinfana centro "Arteko", kiu estis la plej populara pionira tendaro de Sovetunio.

Vidindaĵoj redakti

  • Restaĵoj de la mezepoka ĝenova fortreso sur la roko Ĝenevez-Kaja".
  • Somerdomo de rusa pentristo K. Korovin (kiu ekde la jaro 1947 funkciis kiel ripoz-domo por pentristoj; nun sanatorio).
  • Somerdomo kaj muzeeto de granda rusa verkisto A. P. Ĉeĥov.
  • La gurzufa parko — monumento de ĝarden-parka arto.
  • Domo de M. Rajevskij, en kiu en la jaro 1820 loĝis granda rusa poeto Puŝkin.
  • La natura vidindaĵo — la Gurzufa kreko mem, la enmaraj rokoj Adalaroj kaj la monto Ajudago (plej bele la kreko estas vidata de sur la ŝoseo Aluŝto-Jalto ĉe la okcidenta bordo de la kreko).

Bildgalerio redakti


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje