Masandro

loĝloko en Krimeo

Masandro (ruse Массандра, ukraine Масандра, krime-tatare Massandra) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. Malgraŭ tio, ke administre la loĝloko estas memstara (kaj eĉ formas propran komunumon), ĝi situas tuj ĉe Jalto kaj praktike estas konsiderata kiel ĝia orienta antaŭurbo. Masandro havas la statuson de urbotipa loĝloko ekde la jaro 1941 kaj estas populara turisma loko pro siaj vidindaĵoj.

Masandro
urbotipa loĝloko en Ukrainio • urban-type settlement in Russia

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 8 571  () [+]
Geografio
Geografia situo 44° 31′ N, 34° 11′ O (mapo)44.51666666666734.183333333333Koordinatoj: 44° 31′ N, 34° 11′ O (mapo) [+]
Alto 300 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Masandro (Krimeo)
Masandro (Krimeo)
DEC
Masandro
Masandro
Situo de Masandro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Massandra [+]
vdr
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Masandro
ruse Массандра
ukraine Масандра
krime-tatare Massandra
Apartenas al: Jalta municipo, Masandra komunumo
Koordinatoj: 44° 31′ N, 34° 11′ O (mapo)44.51666666666734.183333333333Koordinatoj: 44° 31′ N, 34° 11′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~300 m
Loĝantaro: 7358 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98650-98651
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Masandro (Krimeo)
Masandro (Krimeo)
DMS
Masandro
Masandro
Masandro
Situo de Masandro sur la mapo de Krimeo
Masandro (Jalto)
Masandro (Jalto)
DMS
Masandro
Masandro
Masandro
Situo de Masandro sur la mapo de la Jalta municipo (la Masandra komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

En la loĝloko loĝas pli ol 7 mil homoj (ĉefe rusoj kaj ukrainoj). Sur la teritorio de la Masandra komunumo plene aŭ parte troviĝas tri natur-rezervejoj: "Kabo Martjano", la Jalta montar-arbara natura rezervejo kaj la Krimea naturrezervejo. La suma areo de la Masandra komunumo estas 6850 hektaroj.

Ekonomio redakti

La ĉefa branĉo de la ekonomio estas ripoza kaj ekskursa industrio. Grandan rolon havas ankaŭ la vinfarejo "Masandro".

En la loĝloko estas teknika lernejo, 2 infan-ĝardenoj, lernejo kaj muzik-lernejo.

Masandro estas ligita al la centro de Jalto buse kaj trolebuse.

Vidindaĵoj redakti

La plej fama vidindaĵo de Masandro estas la palaco de Aleksandro la Tria. Dum sovetia tempo la palaco estis uzata kiel somer-domo de plej altrangaj potenculoj de Sovetio; nun en ĝi funkcias muzeo.

Alia fama vizitindaĵo de la loĝloko estas la vinfarejo "Masandro". Oni konstruis ĝin dum la jaroj 1894-1897 laŭ la ordono de princo L. Golicin. En la jaro 1936 surbaze de tiu vin-produktejo estis fondita la kombinato "Masandro", kiu konsistas el kelkaj filioj, dise situantaj sur la Suda Bordo de Krimeo (en Masandro troviĝas la ĉef-uzino, kiu produktas la plej bonajn vinojn). La vinfarejo produktas tre altkvalitajn vinojn kaj estas la plej multe premiita vinfarejo en la mondo (sume diversaj vinoj de la vinfarejo ricevis 226 orajn kaj arĝentajn medalojn, 7 "Grandajn Premiojn" kaj 5 "Super Grandajn Premiojn"). En la vinfarejo estas organizataj ekskursoj kaj vin-gustumadoj.

Ankoraŭ unu vidindaĵo de Masandro estas ĝia granda parko (la t.n. Masandra parko). Ĝi estis fondita en la unua kvarono de la XIXa jarcento kaj kovras la areon de 42 hektaroj; la kvanto de arbo- kaj arbusto-specioj estas ĉirkaŭ 250. La parko estas tre bela, sed lastatempe, bedaŭrinde, preskaŭ ne prizorgata; ĝi tamen estas ŝatata ripoz-loko por multaj jaltanoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligvoj redakti


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje