Vosĥodo (Jalta municipo)

Vosĥodo (ruse Восход, ukraine Восход, krime-tatare Cemiyet) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas kelkajn kilometrojn oriente de Jalto kaj administre apartenas al la Masandra komunumo.

Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Vosĥodo
ruse Восход
ukraine Восход
krime-tatare Cemiyet
Apartenas al: Jalta municipo, Masandra komunumo
Koordinatoj: 44° 31′ N, 34° 12′ O (mapo)44.51534.2Koordinatoj: 44° 31′ N, 34° 12′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~150 m
Loĝantaro: 384 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98652
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Vosĥodo (Krimeo)
Vosĥodo (Krimeo)
DMS
Vosĥodo
Vosĥodo
Vosĥodo
Situo de Vosĥodo sur la mapo de Krimeo
Vosĥodo (Jalto)
Vosĥodo (Jalto)
DMS
Vosĥodo
Vosĥodo
Vosĥodo
Situo de Vosĥodo sur la mapo de la Jalta municipo (la Masandra komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

La loĝloko ricevis statuson de urbotipa loĝloko en la jaro 1971 post unuigo de 3 vilaĝoj (Duŝistoje, Doroĵnoje (Ĝemiet) kaj Sosnjak). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la loĝloko vivis 384 homoj, plejparte rusoj kaj ukrainoj.

Tra la loĝloko pasas aŭtovojo Simferopolo-Jalto; la loĝloko estas ligita al Jalto per busa kaj trolebusa trafiko.

La ĉefa entrepreno de la loĝloko estas kontraŭtuberkuloza sanatorio, konstruita en la jaro 1920. Krome, la loĝloko havas esenc-produktan uzinon kaj infan-ĝardenon.

Sur la teritorio de la loĝloko troviĝas iama domo de grafo Ustinov (komenco de la 20a jarcento) kaj parko.


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje