Ponizovko (Jalta municipo)
Ponizovko (ruse Понизовка, ukraine Понизівка, krime-tatare Aşağı Kikineiz) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. Administre la loĝloko apartenas al la Simeiza komunumo.
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Ponizovko ruse Понизовка ukraine Понизівка krime-tatare Aşağı Kikineiz | |||
Apartenas al: | Jalta municipo, Simeiza komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 24′ N, 33° 57′ O (mapo)44.39533.952777777778Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 57′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~50 m | ||
Loĝantaro: | 361 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 98689 | ||
Telefonkodo: | +380-654 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
La loĝloko situas ĉe la aŭtovojo Sebastopolo-Teodozio kaj estas ligita per busa trafiko al Simeizo, Jalto kaj Sebastopolo. En la loĝloko rezidas ĉirkaŭ 360 homoj (plejparte rusoj).
Sur la teritorio de la loĝloko konserviĝis malnovegaj tomboj de taŭridanoj (praloĝantoj de Krimeo), kiuj atestas, ke la homo vivis ĉi tie jam antaŭ longege. Iam inter la 8-a ĝis la 10-a jarcentoj p.K. ĉi tie ekzistis monaĥejo-fortikaĵo, konata sub la nomo Kuĉuk-Isar.
En la jaro 1830 generalo Teodosios Reveliotis (kiu posedis grandajn terenojn okcidente de Simeizo) konstruis ĉi tie la vilaon "Sankta Triunuo". Meze de la 19-a jarcento ĝi mem kaj apuda terpeco estis venditaj; parton de la bieno aĉetis fama rusa pentristo Arĥip Kuinĝi (lia domo situis en la alta kabo Kacivelo proksime al pentrinda roko Uzun-Taŝ, kiun la artisto multfoje pentris).
Post la Oktobra Revolucio ĉiuj loĝejoj de nobeloj kaj riĉuloj estis naciigitaj kaj plu uzataj por diversaj sanatorioj kaj ripozejoj. Nun en la loĝloko estas kelkaj grandaj sanatorioj; la kurac- kaj ripoz-industrio estas la ĉefa branĉo de la ekonomio de la loĝloko.
La loĝlokoj de la Jalta municipo | |||
---|---|---|---|
Urboj | Alupko • Jalto | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Beregovo • Foroso • Gaspro • Golubozalivo • Gurzufo • Kacivelo • Koreizo (kun Misĥoro) • Krasnokamenko • Kurpato • Livadio • Masandro • Nikito • Oreando • Otradno • Parkovo • Ponizovko • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko • Vinogradno • Vosĥodo | ||
Vilaĝoj: | Opolznevoje | ||
Loĝloketoj | Gornoje • Danilovka • Kujbiŝevo • Linejnoje • Oliva • Oĥotniĉje • Partizanskoje • Visokogornoje |