Kurpato (Jalta municipo)

Kurpato (ruse Курпаты, ukraine Курпати, krime-tatare Kurpatı) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la Nigra maro 8 kilometrojn okcidente de Jalto. Administre Kurpato apartenas al la Livadia komunumo. Tra la loĝloko pasas la t.n. "malsupra" vojo Jalto-Alupko. Kurpato havas la statuson de urbotipa loĝloko ekde la jaro 1971.

Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Kurpato
ruse Курпаты
ukraine Курпати
krime-tatare Kurpatı
Apartenas al: Jalta municipo, Livadia komunumo
Koordinatoj: 44° 27′ N, 34° 8′ O (mapo)44.44583333333334.128611111111Koordinatoj: 44° 27′ N, 34° 8′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~120 m
Loĝantaro: 143 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98659
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Kurpato (Krimeo)
Kurpato (Krimeo)
DMS
Kurpato
Kurpato
Kurpato
Situo de Kurpato sur la mapo de Krimeo
Kurpato (Jalto)
Kurpato (Jalto)
DMS
Kurpato
Kurpato
Kurpato
Situo de Kurpato sur la mapo de la Jalta municipo (la Livadia komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

La loĝloko estas signifa kurac-loko; la ĉefaj entreprenoj estas 3 sanatorioj: "Kurpati", "Gornij" ("Montara") kaj "Zolotoj pljaĵ" ("Ora plaĝo"). Ĉiuj tri sanatorioj estas ĉirkaŭitaj de belaj parkoj; la parko de la sanatorio "Gornij" estas konsiderata kiel monumento de ĝarden-parka arkitekturo.


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje