Kolegio de Sankta Gregorio

(Alidirektita el Lernejo de Sankta Gregorio)

La Kolegio de Sankta Gregorio de Valadolido, Kastilio kaj Leono, Hispanio, estas la ĉefa sidejo de la Nacia Muzeo de Skulptarto. Ĝi estas unu de la ĉefaj ekzemploj de la arkitekturo de la periodo de la Katolikaj Gereĝoj. Precize, ĝia korto kaj ornamplena malfrugotika fasado famas pro rafinita ornamado, la elegantaj proporcioj kaj ampleksa simbolaro. Gravas ankaŭ la kapelo kaj ŝtuparo kiel arkitekturaj elementoj.

Kolegio de Sankta Gregorio
muzeo
muzea konstruaĵo • University Center • monumentokonvento [+]

LandoHispanio
SituoValadolido
- koordinatoj41° 39′ 26″ N, 4° 43′ 25″ U (mapo)41.657156-4.723739Koordinatoj: 41° 39′ 26″ N, 4° 43′ 25″ U (mapo)

Kolegio de Sankta Gregorio (Kastilio kaj Leono)
Kolegio de Sankta Gregorio (Kastilio kaj Leono)
DEC
Kolegio de Sankta Gregorio
Kolegio de Sankta Gregorio
Lokigo de Kastilio kaj Leono en Hispanio
Map
Kolegio de Sankta Gregorio

Vikimedia Komunejo:  Colegio de San Gregorio [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Same interesa estas ĝia historio kiel instru-institucio. Celita kiel lernejo de teologio por dominikanoj, ĝi akiris elstaran doktrinan aŭtoritaton kaj agadis kiel spirita kaj politika seminario de Hispanio en Renesanco kaj baroka epoko. Ĝi estis deklarita Havaĵo de Kultura Intereso la 1an de marto 1962.

Ĝi estas ĉe la placo de Sankta Paŭlo, kie estas ankaŭ la Reĝa Palaco kaj la Palaco Pimentel, iam nomitaj "reĝaj lokoj". Ĝi estas ankaŭ apude al la Kirko de Sankta Paŭlo kun kiu ĝi formas elstaran paron de ornamplenaj fasadoj.

Bibliografio redakti