Letca
komunumo en Rumanio
Letca [letka] (hungare: Létka) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Jibou. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Cozla, Cuciulat, Ciula, Lemniu, Purcăreț, Șoimușeni, Toplița kaj Vălișoara.
Letca | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Sălaj | ||
Alinome | Létka (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Szolnok-Doboka | ||
Situo | 47° 20′ N, 23° 27′ O (mapo)47.33523.455277777778Koordinatoj: 47° 20′ N, 23° 27′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 206 m | ||
Poŝtkodo | 457215 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 1.846 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 542 (en 2011) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 141795 | ||
Letca situas ĉe la rivero Someș; ĝin trapasas la nacia vojo DN1G kaj la fervojo inter Kluĵo kaj Zalău; ĝi havas staciojn en Letca kaj Cuciulat.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 772 loĝantojn (rumanoj), en 1992 716. Ĝia unua mencio estas el 1405.
Historio redakti
Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Létka apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto
-
Ligna ortodoksa preĝejo en Letca
-
Alia vido de la preĝejo