Leuk (distrikto)
La distrikto Leuk estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 12249 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Leuk.
Distrikto Leuk | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Valezo • elektodistrikto | |
Kantono | Valezo |
Ĉefloko | Leuk |
Geografia situo | CH1903: 615081 / 129632 (mapo)46.3179166666677.6344388888889Koordinatoj: 46° 19′ N, 7° 38′ O; CH1903: 615081 / 129632 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 12249 (2011-12-31) |
Areo | 335,9 km² |
Loĝantardenseco | 36,5 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2306 |
Geografio
redaktiLa Distrikto Leuk estas la plej suba de la germanlingvaj distriktoj de la Supra Valezo. Ĝi etendiĝas de la valfundo al la nordo ĝis al la altmontara regiono de Leukerbad en nordo kaj al la Valo de Turtmann en sudo.
Trafiko
redaktiTra la distrikto pasas en la valfundo la svisa aŭtovojo A9 kaj la trajnlinio de Laŭzano al Brigo. Al la flankaj valoj kondukas poŝtaŭtolinioj kaj ekzistas diversaj aertelferoj.
Komunumoj de la distrikto Leuk
redaktiLa distrikto Leuk konsistas (stato en 2013) el 12 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Leuk estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2011-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Agarn | 801 | 7.6 | 6101 | |
Albinen | 266 | 15.5 | 6102 | |
Ergisch | 193 | 29.8 | 6104 | |
Gampel-Bratsch | 1911 | 23.1 | 6118 | |
Guttet-Feschel | 439 | 10.5 | 6117 | |
Inden | 111 | 9.9 | 6109 | |
Leuk | 3675 | 66.5 | 6110 | |
Leukerbad | 1596 | 67.2 | 6111 | |
Oberems | 130 | 84.6 | 6112 | |
Salgesch | 1356 | 11.4 | 6113 | |
Turtmann-Unterems | 1139 | 42.3 | 6119 | |
Varen | 632 | 12.8 | 6116 | |
Totale | 12 | 12249 | 335,9 | 2306 |
Historio
redaktiĜis la Helveta Revolucio de 1798 la Dekono Leuk estis speco de provinco (respektive dekono, en la germana lingvo Zehnden) de la Kamparo Valezo. Tiam ĝi estis dum kvar jaro distrikto de la helveta Kantono Valzeo kaj poste ĝis 1810 provinco de la Respubliko Valezo. De 1810 gixs 1813 ĝi estis distrikto de la Departemento Valezo de Francio kaj ek de 1815 provinco respektive ek de 1848 distrikto de la nuna svisa Kantono Valezo. [1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti