Lexicón Sopena Esperanto-Español y Español-Esperanto
La diccionario de bolsillo Esperanto-Español y Español-Esperanto, konata sub la nomo de la kolekto Lexicón Sopena, estas dudirekta poŝvortaro verkita de J. Paluzie Borrell kaj eldonita en 1967 de Editorial Ramón Sopena en Barcelono. Ĝi estis tre uzata vortaro en la lastaj jardekoj de la 20a jarcento fare de hispanlingvanoj por praktiki Esperanton kaj eĉ de esperantistoj kiuj ekparolis la hispanan, danke al ties ampleksa distribuado fare de komerca eldonejo, neesperantista. Unu el ĉefaj valoroj estas granda kvanto de nomoj de bestoj kaj plantoj en tiom malgranda poŝlibreto. La vortareto jam ne plu estas en merkato kaj la eldonejo fermis negocon en 2004. Tamen kelkaj malmultaj distribuejoj ankoraŭ proponas ĝin per la reto.[1]
diccionario de bolsillo Esperanto-Español Español-Esperanto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Jesús Paluzie i Borrell | |
Eldonjaro | 1967 | |
Urbo | Barcelono | |
Eldoninto | Editorial Ramón Sopena | |
Paĝoj | 383 | |
EldonojRedakti
- 1-a eldono: 1967 Paluzie-Borrell, J. Lexicón Sopena diccionario de bolsillo Esperanto-Español y Español-Esperanto. Barcelona: Editorial Ramón Sopena, 1967. 383 p. — 14x8 cm. ISBN 8430301488. La dudirekta Sopena-poŝvortaro, multfoje represita kun ŝanĝiĝita eksteraĵo, sed enhave ĝis 1980 neŝanĝita, vaste uzata de hispan-lingvaj lernantoj. ĉ. 25.000 kapvortoj, 45.000 signifoj.
- 2-a eldono: 2a rev. eld. Barcelona: 1968.
- 3-a eldono: 3a rev. eld. Barcelona: 1980. 383 p. — 14x8 cm. eld. 1988. Rev. eld. Barcelona: Ramón Sopena, 1997. 383 p. — 14x8 cm.
- 4-a eldono: 4a rev. eld. Barcelona: Ramón Sopena, 1999. 383 p. — 14x8 cm. Inkl. de gramatiko.
RecenzojRedakti
1967: Gumà, Salvador. En: Boletin 1967/28, p. 17-18. — 1967: Lingua, H.A. En: Esperanto (UEA) 1967:11, p. 162.— 1968: Diaz, A. En: Brita Esperantisto 742, p. 296 (1968).
BibliografioRedakti
- 2015: Pabst, Bernhard. Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014 (BKB). Berliner Kommentierte Bibliographie der Wörterbücher und Terminologien des Esperanto 1887-2014. The Berlin Annotated Bibliography of Esperanto Dictionaries and Terminologies 1887-2014. [1a eld.] Berlin: Esperanto-Akademio 2015.