Libera danco estas formo de danco populariĝinta dum la unua duono de la 20-a jarcento, kiu antaŭis la formo de moderna danco. Ribelante kontraŭ la rigidaj limigoj de la klasika baleto, la teatraj artistoj Loie Fuller, Isadora Duncan kaj Ruth St. Denis en Usono dum sia laboro en teatraj scenejoj evoluigis siajn proprajn stilojn de libera danco kaj tiel fundamentigis la koreografion kaj instruon de la usona stilo de libera danco. En Eŭropo, Rudolf Laban, Emile Jaques-Dalcroze kaj François Delsarte evoluigis siajn proprajn teoriojn pri arta homa movado kaj trovis instruajn metodojn, kiuj gvidis al eŭropa stilo de moderna danco kaj (aparte en Germanio) al ekspresionisma danco (germanlingve nomata Ausdruckstanz, "esprima danco").

Libera danco populariĝis precipe en centra kaj orienta Eŭropo, kie kreiĝis pluraj naciaj akademioj (kaj skoloj) de la danca formo - interalie la "Lernejo pri Muzika Movado Geptaĥor" en Rusio kaj la Danca "Lernejo Orkesztika" en Hungario.

Eksteraj ligiloj redakti