Isadora Duncan

Usona dancistino

Isadora DUNCAN (ĝis 1894 kiel Angela DUNCAN) (naskiĝis la 26-an de majo 1877 en San Francisco, Kalifornio, Usono, mortis la 14-an de septembro 1927 en Nico, Francio) estis usona dancistino, kiu faris el la simpla dancado arton. Ŝi sukcesis ĉefe en Eŭropo.

Isadora Duncan
Persona informo
Naskonomo Angela isadora duncan
Naskiĝo 26-an de majo 1877 (1877-05-26)
en San-Francisko,  Kalifornio
Morto 14-an de septembro 1927 (1927-09-14) (50-jaraĝa)
en Nico,  Tria Respubliko de Francio
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoSovetunio
Familio
Patro Joseph Charles Duncan
Patrino Mary Dora Gray
Frat(in)oj Raymond Duncan • Augustin Duncan • Elisabeth Duncan
Edz(in)o Sergej Jesenin
Amkunulo Jules Grandjouan • Mercedes de Acosta • André Caplet • Paris Singer • Edward Gordon Craig
Infanoj Deirdre Craig • Patrick Augustus Duncan
Okupo
Okupo dancisto • koreografo • aŭtobiografo • scenaristobaleta dancistoverkisto
vdr
Isadora Duncan

Pro la modesta sukceso en Usono, ŝi elmigris en la aĝo de 21 kaj veturis per bruto-transporta ŝipo al Anglio. Ŝi dancis sen piedvestoj, ĉiam trarompis tabuojn kaj tial ĉiam okupis lokon sur la titolpaĝoj de la klaĉgazetoj.

La patro de ŝia unua infano estis Gordon Craig, tiu de la dua estis Paris Singer. Ŝin trafis tragedio en 1913, kiam la aŭtomobilo, en kiu veturis la du infanoj kaj la prizorgistino, falis en Sejnon. Ĉiuj mortis.

Ĉar ŝiaj turneoj ne estis tre sukcesaj, ŝi eklaboris en Moskvo, ĉar en 1920 ŝi ricevis inviton el la bolŝevisma Rusio. Tie ŝi konatiĝis kun kaj edziniĝis (1922) al Sergej Jesenin, fama poeto. Ili veturis en Usonon, kie oni nomumis ilin bolŝevistaj agentoj; tial ŝi por ĉiam forlasis Usonon.

Jesenin revenis en Sovetunion kaj en 1925 mortigis sin.

Duncan vivis lastajn jarojn en la franca Riviero, kie trafis ŝin malbonŝanca tragedio. Dum aŭtoveturado ŝia longa silka skarpo implikiĝis en la malantaŭa rado de la aŭtomobilo kaj sufokis ŝin.