LibreLogo estas vektora grafika programlingvo, programa medio por Logo - Python, kun interaga testuda vektora grafiko por edukado kaj por perkomputila eldonado. Ĝi estas parto de LibreOffice. En versio 3, LibreLogo estis aldonaĵo[1] al LibreOffice, kaj en versio 4 ĝi fariĝis integra parto de LibreOffice-Verkilo.

LibreLogo

LibreLogo programeto produktis ĉi tiun bildon
Aŭtoro László Német
András Tímár
Lasta stabila versio 0.2
Lingvo(j) angla, hungara, Esperanto kaj multaj aliaj
Programtipo aldonaĵo en versio 3, integra parto de versio 4
Permesilo GPL, LGPL v2.1 and MPL v1.1
Retejo extensions.libreoffice.org/extension-center/librelogo
vdr

La ilobreto kaj interpretilo de LibreLogo estas programitaj de László Németh; helpis en la integrado András Tímár.[2]

LibreLogo estas malpeza programo (1400 linioj da kodo en Python). Ĝi utiligas la programlingvon Python por liveri simplan programadan fasadon, kiun oni povas uzi por desegni bildojn kaj por instrui pri programado.[2]

Versioj redakti

Versio dato de eldono notoj pri la eldono
0.1 2012-06-27 Riparoj de cimoj por Vindozo kaj asimilita dekuma apartigilo.[3]
0.2 RC 2 2012-11-07 Pli rapida komanda linio, hazardaj koloroj (ekzemple. plenkoloro 'oranĝa'), cimoriparoj.[4]

Aliro redakti

En LibreOffice Verkilo oni povas atingi al LibreLogo per ilobreto: (Vido → Ilobretoj → Logo).

Simplaj ekzemploj redakti

Tiel nomata "Saluton, Mondo"-programo:

ripetu 4 [ etikedo 'Saluton, Mondo!' turnu_dekstren 30 ]
kaŝu_testudon

Programo por desegni tri samcentrajn cirklojn:

ek plenkoloro 'flava' cirklo 10cm
plenkoloro 'blua' plumkoloro 'ruĝa' plumlarĝo 2 cirklo 5cm
plenkoloro 'verda' plumkoloro 'ruĝa' plumlarĝo 2 cirklo 3cm
kaŝu_testudon

Galerio redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti