Libreboot
Libreboot estas libera programara projekto celante anstataŭi malliberan BIOS-mikroprogramaron trovita en la plejparto de komputiloj kun libera, malpeza sistemo desegnita por fari nur la minimuma nombro da taskoj bezonataj por ŝarĝi kaj ekfunkciigi modernan operaciumon.
Libreboot | |
---|---|
Du tekokomputiloj ThinkPad X60 uzante Libreboot | |
Aŭtoro | Leah Woods |
Programlingvo | C, shell script |
Evoluigstato | Aktiva |
Programtipo | Mikroprogramaro |
Permesilo | GPLv2 |
Retejo | libreboot |
Libreboot ekestiĝis kiel distribuaĵo de coreboot, sed sen mallibera kodo.[1][2] Libreboot ne estas precize forko de coreboot; ĝi estas paralela klopodo kiu laboras proksime kun coreboot, kaj rebaziĝas ĝin sur la plej freŝa coreboot-eldonaĵo. Aldone al la forviŝo de malliberaĵoj, libreboot ankaŭ strebas faciligi la instaladon de coreboot, aŭtomatigante ĝin.[3][4]
Aprobita de la Free Software Foundation,[5] la projekto Libreboot plenfunkcias en kelkaj modeloj de tekokomputiloj (ThinkPad, Chromebook kaj MacBook).[6][7] Laŭ ĝia dokumentejo, ĝi funkcias kun ia ajn GNU/Linuksa distribuaĵo kiu uzas kernel mode setting (KMS) por la grafikoj, kvankam Vindozo ne estas subtenita kaj sia uzado estas malindiga de Libreboot.[8]
Subtenataj sistemoj redakti
Libreboot subtenas la jenajn sistemojn:[7][9][10]
- Asus KFSN4-DRE server/workstation board
- Asus KGPE-D16
- Asus Chromebook C201
- Lenovo ThinkPad X60/X60s
- Lenovo ThinkPad X60 tableto
- Lenovo ThinkPad T60 (ne ĉiuj)
- Lenovo ThinkPad X200
- Lenovo ThinkPad R400
- Lenovo ThinkPad T400
- Lenovo ThinkPad T500
- Apple MacBook1,1
- Apple MacBook2,1
Referencoj redakti
- ↑ Libreboot. Free Software Foundation. Alirita 31 julio 2014.
- ↑ Libreboot. Libreboot. Alirita 31 julio 2014.
- ↑ About the libreboot project. Libreboot. Alirita 25a de aprilo 2015.
- ↑ Replace your proprietary BIOS with Libreboot. Free Software Foundation (4a de aŭgusto 2014).
- ↑ Campaign for Free BIOS — Free Software Foundation — working together for free software. fsf.org. Alirita 15a de oktobro 2015.
- ↑ Gay, Joshua (9a de oktobro 2012). Respects Your Freedom hardware product certification. Free Software Foundation. Alirita 25a de februaro 2015.
- ↑ 7,0 7,1 Hardware compatibility list. Libreboot. Alirita 25a de februaro 2015.
- ↑ Answers to Frequently Asked Questions about libreboot. Libreboot.org. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-19. Alirita 2021-08-14.
- ↑ Larabel, Michael, "Libreboot Now Supports An AMD/ASUS Motherboard", Phoronix, 2015-06-28. Kontrolita 2015-07-14.
- ↑ Brad Linder. Libreboot ported to Asus Chromebook C201 (free software bootloader). Liliputing. Alirita 2015-10-15.