Libreto de monŝparaĵo

En Brazilo la tiel nomata libreto de monŝparaĵo, ofte nur nomata ŝparkonto, estas formo de malaltriska investo kies funkciado estas regata de specifaj reguloj difinitaj de la federacia registaro. Ĝi estas banka konto por periode enspezi monon (realoj) kaj povas esti malfermita kaj prizorgata enhavanta malmultan monon. Ĝi nomiĝas libreto, ĉar en la komenco oni uzis malgrandajn kajerojn, kie oni povis noti la ŝparitan monon kaj la ricevitajn interezojn. La 12-an de januaro 1861 la imperiestro Petro la 2-a subskribis la dekreton n-ro 2.723 kondiĉantan la kreadon de la banko Caixa Econômica Federal kaj de la libreto de monŝparaĵo, kun la celo kapti la monrimedojn, kiujn la pli malriĉaj klasoj povus ŝpari. Tiu tipo de investo pagus 6%-interezon jare. Estis kondiĉite ke, sub la garantio de la Imperia Registaro, la mono estos redonita kiam ĝia posedanto tiel deziris. Ekde la 21-a de aŭgusto 1964, la leĝo n-ro 4.380 determinis, ke krom la monata interezo de 0,5%, ankaŭ registriĝu monata monĝisdatigo al la mono investita en la libreto de monŝparaĵo, per indico difinita de la Centra Banko de Brazilo. Nuntempe la entuta profito de tiu investo konsistas monate el 0,5% pri interezo krom monĝisdatigo laŭ TR, kiu estas indico kalkulita de la averaĝa monata profito de tiuj investoj en Brazilo nomataj RDB kaj CDB. La libreto de monŝparaĵo estas la plej farata investo de personoj, kiuj ne havas multan monon, kvankam ekzistas aliaj pli profitodonaj.[1]

Libreto de monŝparaĵo de Caixa Econômica do Estado de São Paulo eldonita en 1971, kun tajpitaj deponaĵoj kaj enspezoj.

Similaj sistemo kaj termino ekzistas aŭ ekzistis ankaŭ en aliaj landoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti