Liefkenshoek-tunelo

La Liefkenshoek-tunelo (nederlande: Liefkenshoektunnel) estas tunelo kun vojimposta pagejo norde de Antverpeno sub la rivero Skeldo. La tunelo estas parto de la aŭtoŝoseo R2. La tunelo estas plilongigo de la Frans Tijsmans-tunelo.

Lokigo de la Liefkenshoek-tunelo
Enirejo de la Liefkenshoek-tunelo

La Liefkenshoektunelo estas pagita de privata kapitalo ĉar la tiama federacia registaro ne scipovis liberigi monon por ĝin konstrui.

Historio redakti

La tunelo dankas sian nomon al la proksima fortikaĵo Liefkenshoek. Ĝi estis konstruita ekde 1987 de la firmao NV Tunnel Liefkenshoek, konsorcio de la firmaoj De Meyer, Betonac kaj Van Laere. Je la 10-a de julio 1991 ĝin malfermis ministro Johan Sauwens.

Origine estis la celo ke post 22 jaroj la tunelo estu senpage transdonita al la ŝtato. La nombro de uzantoj de la tunelo estis malpli alta ol taksita, kaj tio kaŭzis problemojn. La konsorcio kulpigis la flandran registaron, ĉar ĝi ne kreis la promesitajn vojojn al la tunelo. Ĵugisto pravigis la konsorcion kaj la flandra registaro devis kovri ĉiujn mankantajn enspezojn. En majo 1995 la flandra registaro transprenis ĉiujn akciojn de la tunelo. La rajto peti impostojn por la tunelo estis plilongigita de 2009 al maksimume 2037. Kiam okazis akcidento aŭ estas escepte longaj aŭtomvicoj, foje la tunelo estas senpage traveturebla.

Eksteraj ligiloj redakti