Vojimposta pagejo aŭ mallonge vojimpostejovojpagejo estas pagejo apud aŭtovojo, kie ties uzantoj devas pagi vojimposton, kutime haltante aŭ nur malrapide trapasante ĝin.

Vojimposta pagejo sur la aŭtoŝoseo A14 apud Montesson, Francio
Vojimpostejo de la Ponto de l' Ora Pordego en Kalifornio

Vojimpostaj pagejoj ekzistas ne nur apud aŭtovojoj, sed ankaŭ antaŭ partoj de vojoj, kiuj estas gravaj por la fluo de la trafiko, ekzemple antaŭ tuneloj aŭ pontoj. Vojimpostaj pagejoj aŭ estas tute aŭtomataj, aŭ homoj deĵorantaj en budoj apud la strato akceptas la monon. Oni ĝenerale povas pagi kontante, per kreditkarto, monkarto aŭ per abonkarto. Kelkfoje la aŭtoj ankaŭ aŭtomate estas registritaj kaj oni poste rekte forprenas la monon de la konto de la posedanto de la aŭto.

Ĝenerale la kvanto, kiun oni devas pagi estas antaŭe indikita. La pagenda sumo dependas de diversaj faktoroj, kiel ekzemple speco de la veturilo (busoj, ŝarĝaŭtoj kaj pluraksaj veturiloj ĝenerale pagas pli), kiom da kilometroj oni uzis la koncernan aŭtovojon kaj kiom malfacila estis la konstruo de la koncerna aŭtovojo. Tamen en la tuta mondo estas tre diversaj sistemoj.

Vojimpostaj pagejoj devas esti klare antaŭindikitaj per avert-ŝildoj aŭ -tabuloj, por ke la stiristoj povu facile bremsi kaj eviti akcidentojn.

Vojimposta pagejo antaŭ la ponto al la insulo Ré en Francio
germana trafiksigno "Impostdeviga vojo".
germana trafiksigno "vojo impostdeviga por kamionoj".