Ligo aparta de aŭstraj artistoj

La Ligo aparta de aŭstraj artistoj (germane: Sonderbund österreichischer Künstler) fondiĝis en Salcburgo en la jaro 1925 fare de Anton Faistauer. Post la t.n. Anschluss ĝi malfonditis en 1938.

Priskribo redakti

La anoj rekrutiĝis parte el la malfondita porartista asocio Der Wassermann: ekz. kun Maria Cyrenius, Wilhelm Kaufmann [1], Georg Jung, Robert Wittek von Saltzberg, Elfriede Mayer, Franz Schrempf, Emma Schlangenhausen, Luise Spannring. Hinzu kamen die Schüler Faistauers Theodor Kern, Anton Steinhart, Josef Schulz kaj aliaj penetristoj kiel Rudolf Dimai, Georg Jung, Poldi Wojtek, Hilde Heger, Slavi Soucek, Alberto Susat, Sibylle Le Gay, Franz Schaffgotsch, Erich Wulz, Willy Eder, la verkisto Karl Heinrich Waggerl kaj la skulptistoj Roland von Bohr kaj Hans Pontiller. Pluse venis ĉiuj eksaj membroj de "Österreichischer Sonderbund in Wien", kiu poste nomitis "Kunstschau Wien 1908".

Agado redakti

La unua apero publika estis en somero 1925 per ekspozicio en la Granda aŭlo de la iama Universitato de Salcburgo. Tiu ĉi salonego intence elektitis pro la tuja najbareco al la jam tiam renomita Festivalo de Salcburgo. Kontribuis al tiu ĉi ekspozicio la arkitektoj Clemens Holzmeister kaj Peter Behrens. Denove en 1928 luprenitis tiu ĉi loko por prezenti representan superrigardon de la artistaj agadoj kaj de Germanlando kaj de Aŭstrio, inkluzive de la movadoj Ekspresionismo kaj Konstruktivismo. Dume la societo Salzburger Kunstverein organizis en la Carabiniero-salonego de la Nova rezidejo alian ekspozicion kun la titolo Duona jarcento da salcburgia arto. Ĝi restis sur provinca nivelo.

Literaturo redakti

  • Nikolaus Schaffer: Kurzer Höhenflug und langsames Stranden. Oppositionen innerhalb des Kunstvereins: „Wassermann“ und „Sonderbund“. In: 150 Jahre Salzburger Kunstverein (eld.), Kunst und Öffentlichkeit 1844-1994. Salzburg 1994, p. 115-143.
  • Gert Kerschbaumer: Kunst im Getriebe der Politik: 1933 – 1938 – 1945. En: 150 Jahre Salzburger Kunstverein (eld.), Kunst und Öffentlichkeit 1844-1994. Salzburg 1994, p. 145-169.

Notoj redakti

  1. Jenas la membroj de Sonderbund [1]

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sonderbund österreichischer Künstler en la germana Vikipedio.