Liljendal estas eksa komunumo de Finnlando en provinco Uusimaa. Ĝi estis ligita al urbo Loviisa en komenco de jaro 2010. Areo de la komunumo estis 119.64 km², el kio tero 113.67 km² kaj akvo 5.97 km². En 31-a de decembro 2009 la komunumo havis 1472 loĝantojn. Tra Liljendal iras fervojo Lahti-Loviisa. Hopjärvi estas lago en Liljendal. Komunumo Liljendal ne havis oficialan finnan nomon, alimaniere ol ĉiuj aliaj al Uusimaa apartenantaj komunumoj. En kirkvilaĝo de Liljendal estas ekzemple elementa lernejo, biblioteko kaj restoracio.

Liljendal
eksa komunumo de Finnlando • komunumo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 456  (1999) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 34′ N, 26° 3′ O (mapo)60.57221944444426.052780555556Koordinatoj: 60° 34′ N, 26° 3′ O (mapo) [+]
Areo 119,76 km² (11 976 ha) [+]
Liljendal (Uusimaa)
Liljendal (Uusimaa)
DEC
Liljendal
Liljendal
Situo de Liljendal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Liljendal [+]
vdr