Limpasejo Olza-Kopytov

Limpasejo Olza-Kopytov - estis pola-ĉeĥa limpasejo, kiu troviĝis en vilaĝo Olza (en Silezia provinco, en distrikto Wodzisław, en komunumo Gorzyce) en la pola flanko kaj en vilaĝo Kopytov (en Moraviasilezia regiono, en distrikto Karviná, en parto de urbo Bohumín) en la ĉeĥa flanko. Ĝi estis nuligita en la jaro 2007.

Limpasejo Olza-Kopytov
limpasejo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Municipoj Kopytov Ĉeĥio, Olza Pollando
Rivero Olše
Situo Limpasejo Olza-Kopytov
 - koordinatoj 49° 56′ 45″ N 18° 20′ 18″ O / 49.94583 °N, 18.33833 °O / 49.94583; 18.33833 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Transira tipo Malgranda lima trafiko
Statuso nuligita
Movada tipo piedirantoj, biciklantoj, motorcikloj kun movo de ĝis 50 cm³ kaj agrikultura transporto
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Portalo pri Geografio

Priskribo de la limpasejo redakti

Ĉeĥio - Pollando redakti

La limpasejo Olza-Kopytov estis fondita la 19-an de februaro 1996. Ĝi estis malfermita inter la 6:00 - 22:00 horo. La limpasejo estis destinita por piedirantoj, biciklistoj, mopedoj kun kapacito de cilindroj ĝis 50 cm³ kaj agrikultuta transporto. La liman kaj doganan enskribon faris organoj de limgardistaro. La lima kaj dogana kontrolo de personoj, varo kaj transportaj rimedoj estis farata fare de garnizono de gardoturo SG en Gorzyce kaj poste fare de gardoturo SG en Godów. Ambaŭ limregionaj urboj estis apartigitaj de rivero Olše.

Al la limpasejo eblas aliri el la pola flanko sur ŝtata ŝoseo n-ro 78, tra malsuprenveturejo en Olza kaj poste al ŝtatlimo inter Pollando kaj Ĉeĥio.

La 21-an de decembro 2007 la limpasejo estis laŭ traktato de Schengen finita.

Ĉeĥoslovakio - Pollando redakti

Dum Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko ĉi tie agadis pola-ĉeĥoslovaka limpasejo de malgranda kontakto Olza-Kopytov - kategorio II. Ĝi estis kreita la 13-an de aprilo 1960. Ĝi estis malfermita de la 20-a aprilo ĝis la 30-a de novembro inter 7:00 - 19:00. Estis ĉi tie permesita movo de personoj kaj transportaj rimedoj surbaze de trairoj en konekso kun eluzado de grundo. La liman kaj doganan enskribon faris organoj de fortoj de ŝirmo de la limoj. La lima kaj dogana kontrolo de personoj, varo kaj transportaj rimedoj estis farata fare de garnizono Soldataro de ŝirmo de limregiono (SŜL) (pole Wojska Ochrony Pogranicza (WOP)) Gardoturo Gorzyce.

La limpasejo estis formale fermita la 24-an de majo 1985.