Lingua Latina sine molestia

lernolibro pri la latina, baze en la franca kaj germana

Lingua Latina sine molestia (france: Le Latin sans peine) estas libro lerniga de Clément Desessard kun la helpo de la monaĥo Basile Hypeau. Ĝi aperis en la furora lingvolerna kolekto Assimil en la 1966-a jaro.

La furora lernolibro de la latina lingvo en germana prilaboro el la 2013-a jaro

Ŝajne estis la unua fojo en Franclando ke prezentiĝis lernolibro de la latina lingvo laŭ modernaj metodoj de lingvolernado. Malgraŭ ties granda utileco novaj prilaboroj ne fariĝis.

Tute nova libro samseria pli sobra kaj akademia de Isabelle Ducos-Filippi ne plu havis ion komunan kun la humura kaj (ĝuste pro tio?) didaktikte efikega verko de Desessard. Dua eldono ne plu venis, inverse la malnova aĵo de Desessard ĝuis novan eldonon kaj ŝaton.

Eksteraj ligiloj redakti