Monsinjoro Basile HYPEAU[1] (mortinta en la 13-a de januaro 2003) estis franca benediktano kaj verkisto latinlingva kaj grava ano de la movado de Latinitas viva.

Vivo redakti

Kiam li ricevis la pastran ordinacion en la 20-a de junio 1943 li estis monako en la abatejo En Calcat (Tarn).

Hypeau estis krome instruisto de la latina ĉe la cistercianoj sur la Insuloj de Lerino.[2] Post kelkaj jaroj da enmonaĥeja vivo li fariĝis ermitulo proksime de la monaĥinejo de Jouques; por ĝi li faris animzorgadon. Nur la lastajn vivojarojn reiris li klostren.[3]

Agado inter amikoj de la viva latina lingvo redakti

Li apartenis al la partoprenintoj de fama kongreso en Avignon en 1956, la Viventis linguae Latinae causa conventus universus (startiga internacia kongreso pri la latina uzota kiel moderna lingvo). Krome li regule ĉeestis la kunvenojn Feriae Latinae de la Fondaĵo Latinitas kiam Clément Desessard (kun)organizis ilin en Suda Franclando.

Li multe da artikoloj skribis por la latinlingva fakgazeto Vita Latina. Krome li helpis al Desessard publikigi la furoran lernolibron Le latin sans peine en la franca lingvolernada serio Assimil.

Referencoj redakti

  1. Pri lia vivo kp.: Diana Licoppe, "Inter eximios latinitatis vivae fautores: Basilius Hypeau". Ĉe: Melissa, n° 18/1987, p. 4-5; krome kp.: Guy Licoppe, "In memoriam". Ĉe: Melissa, n° 112/2003, p.16.
  2. "Saint-Benoît et Sainte-Scholastique à Dourgne dans le Tarn et en Afrique occidentale 1845-2015.", p. 204
  3. Frère Toussaint: "À propos de l’érémitisme.", 1.6.2021

Eksteraj ligiloj redakti