Fondaĵo Latinitas

Fondumo Latinitas (latine Opus fundatum Latinitas, itale Fondazione Latinitas) kreitis en 1976 fare de Paŭlo la 6-a per la skribaĵo Romani sermonis. Ĝi ekzistis ĝis 2012.

Fondaĵo Latinitas
fondaĵo
Informoj
fondodato 1976
Situo
Geografia situo 41° 54′ 15″ N, 12° 27′ 9″ O (mapo)41.9041666712.4525Koordinatoj: 41° 54′ 15″ N, 12° 27′ 9″ O (mapo)
lando Vatikano
urbo Apostola Seĝo
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo fondaĵo vd
Fondaĵo Latinitas (Vatikano)
Fondaĵo Latinitas (Vatikano)
DEC
Fondaĵo Latinitas
Fondaĵo Latinitas
Fondaĵo Latinitas (Italio)
Fondaĵo Latinitas (Italio)
DEC
Fondaĵo Latinitas
Fondaĵo Latinitas
Map
Fondaĵo Latinitas
vdr
En Tainach-Tinje en plurlingva Karintio okazis ofte latinlingvaj semajnoj nomitaj "Feriae Latinae" kiujn plurfoje gvidis patro Suitbert H. Siedl

Celoj redakti

  • profunda studo de la latina lingvo
  • flego de la moderna uzo de la latina lingvo pere de
    • eldono de la gazeto "Latinitas"
    • okazigo de la ĉiujara lingva konkurso "Certamen Vaticanum" en latinlingva poeziarto
    • ofertoj de lingvokursoj en la viva latina lingvo
    • organizo de rilataj prelegoj kaj diskutrondoj
    • eldono de la vortaro Lexicon recentis latinitatis kun pli ol 15.000 tradukoj de modernaj ĉiutagaj esprimoj
    • okazigo de lingvosemajnoj kun literaturaj kaj edifaj sekcioj ("Feriae Latinae", inkluzive en Aŭstrio, Italio, Francio, Jugoslavio - ĉe Abatejo Stična -, Usono) dum kiuj la latina lingvo estis la komuna lingvo de la partoprenintoj el ĉiuj aĝogrupoj kaj profesioj

La fondaĵon oficale subtenis la katolika eklezio, kvankam ĝi plenumis ankaŭ ĝeneralan kulturan taskon. Ĝi estis malfondita en 2012. Ĝia heredo estas iasence la Papa Akademio de Latina Lingvo.

Eksteraj ligiloj redakti