Lingvonormo estas termino de la ordona gramatiko pri la uzado, parola aŭ skriba, kiujn oni konsideraj ĝustaj. Eblas difini ĝin ankaŭ kiel la principaro, per kiu oni volas reguligi la lingvan aktivecon de la parolantoj kaj skribantoj.

Foje oni diversigas la normon, surbaze de malsamaj lingvotavolojlingvouzoj (klera, populara) kaj ankaŭ de la enhavo (scienca, ĉiutaga).

La normo povas havi malsamajn originojn: en kelkaj okazoj ĝi baziĝas sur dialekto, kiun oni konsideras pli prestiĝa, kiun oni promocias al modelo kaj trudas al la tuta lingvoareo per la eduka sistemo kaj la amaskomunikiloj; en aliaj, temas pri la vario de la tradiciaj universitataj centroj aŭ de la regurbo; fine, la normo povas esti la rezulto de konscia lingvoplanado.