Liptovská Mara (distrikto Liptovský Mikuláš)
Liptovská Mara estas pereinta municipo en distrikto Liptovský Mikuláš, ĝi estis inundigita pro valbaraĵo Liptovská Mara.
Liptovská Mara | |
malaperinta municipo | |
Preĝeja turo el Liptovská Mara
| |
Oficiala nomo: Liptovská Mara | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš |
Historia regiono | Liptov |
Parto de | Liptovská Mara |
Akva laboraĵo | Liptovská Mara |
Situo | Liptovská Mara |
- koordinatoj | 49° 06′ 15″ N 19° 30′ 50″ O / 49.10417 °N, 19.51389 °O (mapo) |
Loĝantaro | 329 (1960-a jaroj) |
Unua skribmencio | 1314 |
- pereo | 1960-aj jaroj |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Liptovská Mara | |
Portalo pri Slovakio | |
Inundigita |
Historio
redaktiEstiĝo de la municipo estas supozata en la 9-a jarcento, la unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1314. Ĝi situis sur montopiedo Havránok. Ĝis la jaro 1582 ĝi estis detaŝita kiel centro de eklezia administrado. En la jaro 1390 estis ĉi tie kondamnita kaj ŝtiparumita Jan Literát z Madočian pro falsado de reĝaj dokumentoj.
Pro konstruado de akva laboraĵo Liptovská Mara en la jaroj 1965 - 1975, kiu ricevis la samnomatan nomon, estis la loĝantaro de la municipo forloĝigita kaj la municipo inundigita. Municipo Liptovská Mara havis nelonge antaŭ la pereo 329 loĝantojn en 61 domoj.
Restis post ĝi nur gotika preĝejo kaj konstruaĵo de paroĥo. La preĝejo krom la turo estis dismuntita kaj valoraj arkitekturaj elementoj estis transveturigitaj ĝis Muzeo de liptova vilaĝo en Pribylina.