Listo de germanaj loknomoj kun artikolo

listartikolo en Vikimedio

Nur ĉe malmultaj loknomoj (nomoj de setlejoj) oni uzas en la germana lingvo la artikolon. Kelkajn el tiuj oni ĉiam uzas kun artikoloj, kelkajn nur fojfoje.

Tiujn nomojn oni uzas kiel nomojn de montaroj ("ich fahre in die Eifel") aŭ de pejzaĝoj ("ich gehe im Spreewald/in der Schorfheide spazieren) - ofte oni povas ankoraŭ rekoni la devenon el pejzaĝa nomo, ekzemple per finaĵoj je -au, -feld (kampo) kaj -thal (valo). Kutime tamen devus esti ebla indiko kiel "in" Mühlthal "im" Mühlthal (loko en samnoma pejzaĝo), kaj per la uzo de la artikolo devus esti klare distingeble, ĉu temas pri la loko aŭ la pejzaĝo. - En aliaj lingvoj la artikoloj apartenas al la loknomo kaj foje oni transprenas ĝin en la germanan. Ĉe kelkaj el la sekvaj loknomoj la kialo por la uzado de la artikolo tamen ne estas klara.

Loknomoj, kiuj pro sia deveno el nomoj de pejzaĝo havas la artikolon:

  • Die Bronx (urboparto de la urbo Novjorko en la federacia ŝtato Novjorko de Usono)
  • Die Brunswik (Urboparto de Kijlo)
  • Der Bült (centra urboparto de la hodiaŭa komunumo Twist en Emslandd)
  • Die Hinterbrühl (loko en malsupra Aŭstrio)
  • Das Lehel en Munkeno
  • Die Lenk im Simmental (Komunumo en la distrikto Obersimmental en la kantono Berno en Svisujo)
  • Die List (urboparto de Hanovro)
  • Das (aŭ die) Pyhrn, laŭ regiono en supra Aŭstrio
  • Die Ramsau
  • Die Rothschwaige
  • Der Schnoor (parto de la malnova urbo de Bremeno)
  • Der Selfkant (plej okcidenta komunumo de la Federacia Respubliko de Germanio), Kreis Heinsberg
  • Die Soers (urboparto de la distrikto Laurensberg de Akeno)
  • Der Twist (komunumo en Emslando, la uzo de la artikolo estas laŭplaĉa)
  • Die Uhlenhorst (urboparto en Hamburgo, origine insulo)
  • Die Vahr (urboparto de Bremeno)
  • Die Veddel (urboparto de Hamburgo, origine insulo)
  • Der Wedding (urboparto de la distriko Mitte de Berlino)
  • Die Wiehre (urboparto de Freiburg im Breisgau)
  • Die Wik (urboparto de Kijlo)
  • Das Wohlgelegen (urboparto de Mannheim)


Simile oni uzas kelkajn loknomojn kune kun la prepozicio auf anstatau kun nachin. En tiuj okazoj oni povas foje pruvi la devenon de monto aŭ montoĉeno. Ekzemploj:

  • Auf Dannstadt (komunumo en Rejnlando-Palatinato)
  • Auf Schalke (hodiaŭ urboparto de Gelsenkirchen)
  • Auf St. Pauli (fama urboparto de Hamburgo)
  • Auf der Hörn (urboparto de Akeno)

Ankaŭ la nomoj de landoj kutime ne havas artikolon, escepte se la nomo estas pluralo, ofte ĉe insularoj aŭ plurŝtataĵoj (Die Bahamas, die Malediven, die Vereinigten Staaten). Ĉe kelkaj landoj (ekzemple tiuj, finiĝantaj per -ei) tamen staras la artikolo, kio el la vorto mem ne ĉiam estas rekonebla. Al la landonomoj, kiuj portas la artikolon, apartenas:

die Elfenbeinküste, die Mongolei, der Oman, der Irak, der Iran, der Jemen, der Kongo, die Niederlande, der Niger, das aŭ der Kosovo, die Schweiz, der Senegal, der Sudan, der Tschad, die Tschechei, die Türkei, die Ukraine, der Vatikan.