Literatursociologio

studfako de sociologio

Literatura sociologio estas subfako de la kultursociologio (sociologio de kulturo) okupiĝanta pri literaturaj studoj kaj kultura sociologio[1] kaj kiu pristudas la rilaton inter la socia produktado de literaturo kaj ĝiajn sociajn sekvojn. Literatursociologio signifas "sisteman pristudon de literaturo kiel socia fenomeno kaj kiel sistemo kaj institucio en socio". Literatursociologoj estas interesitaj pri la kreado, perceptado kaj interpretado de literatura verko kaj ĝia socia fono.

  • Sistema pristudo - Planado kiu iras preter la individua kazo[2].
  • Literaturo - io historie grava ĉar tio kion oni konsideras literaturo malsamas inter diversaj epokoj[2].
  • Socia fenomeno - fokusas la interagon inter literaturo kaj socio[2].

Literatursociologio vs sociologio de literaturo redakti

En la eŭropa tradicio, distingo estas farita inter "literatursociologio" kiel parto de literaturaj studoj kiu pritraktas rekte la literaturan tekston el socilingvistika vidpunkto, kaj "sociologio de literaturo" kiel parto de sociologio kiu uzas sociologiajn metodojn por studu la libromerkaton, distribuadon de literaturo kaj publikan sukceson[3].

Kampoj de aplikado redakti

La litertaursociologio interesiĝas pri la literatura vivo, la literatura kreado, la akcepto de verkoj, la sociaj reprezentoj en la teksto samkiel kritiko de "formoj de kultura hegemonio"[4].

Bibliografio redakti

(franca) Paul Aron kaj Alain Viala, Sociologie de la littérature, Presses universitaires de France, kolekto «Que sais-je ?», 2006, 127 p. (ISBN 978-2-13-054409-8).

(germana) Fritz Schütze: Sprache - Soziologisch Gesehen. Band 1, Wilhelm Fink Verlag, München 1975, urn:nbn:de:0168-ssoar-56223

(germana) Fritz Schütze: Sprache - Soziologisch Gesehen. Band 2, Wilhelm Fink Verlag, München 1975, urn:nbn:de:0168-ssoar-56233

Referencoj redakti

  1. (se) ”Litteratursociologi - Uppslagsverk - NE.se”. www.ne.se
  2. 2,0 2,1 2,2 (se) Litteratursociologi : texter om litteratur och samhälle, Lars Furuland & Johan Svedjedal (red.), 1997
  3. (ru) Черновская М. С. Зарубежная социология литературы: основные направления // Журнал социологии и социальной антропологии. 2011. Т. 14.n-ro 1. С. 179.
  4. (fr) Pierre Popovic, «La sociocritique. Définition, histoire, concepts, voies d’avenir», Pratiques. Linguistique, littérature, didactique, n-roj 151-152,‎ la 15-an de decembro 2011, paĝoj 7–38 (ISSN 2425-2042, rete legebla arĥivo, alirite la 15-an de januaro 2021)