Litesound estas popmuzika muzikgrupo el Belorusio, konsistanta el pluraj junaj viroj, kaj tial kategoriigita laŭ la anglalingva popmuzika termino boy band, do "knaba muzikgrupo". Fondita en 2002, ĝi konsistas el la du belorusiaj fratoj Dmitrij kaj Vladimir Karjakin, la italia kantisto Jacopo Massa, la rusia gitaristo Aleks Kolĉin kaj la belorusia drumisto Ignat Jakoviĉ.[1]

Litesound
Deveno Minsko, Belorusio
Ĝenroj rok-muzikopop-rokmuziko
Aktivaj jaroj 2002 ĝis nun
Retejo http://www.litesound.org
Membroj

Dmitrij Karjakin
Vladimir Karjakin
Jacopo Massa
Aleks Kolĉin
Ignat Jakoviĉ

Antaŭaj membroj

Mario Gulinskij
Sergeij Grinko

vdr

La unua albumo de la grupo, Going to Hollywood, estis publikigita en 2010. Per la anglalingva kanto "We Are The Heroes" ("Ni estas la herooj") la grupo reprezentis Belorusion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo.

Notoj redakti