Ljudmila Dobrovolska

Ljudmila DOBROVOLSKA (ukraine - Людмила Добровольська) - ukrainia televidistino, ĵurnalistino, prezentistino de la novaĵ-programo "TSN" en la televid-kanalo "1+1", unu el la "vizaĝoj" de la televid-kanalo.

Ljudmila Dobrovolska
Persona informo
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Ljudmila Dobrovolska naskiĝis sude de Ukrainio, en la urbo Odeso. Post fino de la lernejo ŝi finis la filologian fakultaton de Odesa Ŝtata Universitato "I.I. Meĉnikov". Komence ŝi laboris kiel ĵurnalistino en la loka gazeto "Jug" ("Sudo"), en 1993 eklaboris en la loka televid-kompanio "ART", kie ŝi laboris kiel ĵurnalistino, prezentistino de novaĵ-programoj, respondeca redaktoro de inform-analizaj programoj.

Ekde la jaro 1998 Ljudmila Dobrovolska eklaboras en la televid-kanalo "1+1" kiel prezentistino de la novaĵ-programo "TSN".

Eksteraj ligiloj redakti