Loes Demmendaal

nederlanda esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Loes DEMMENDAAL (naskiĝis en 1954) estas nederlanda esperantisto. Ŝi diplomitiĝis pri kompania ekonomio en 1993. Profesie ŝi estas ekonomikisto ĉe urba komunumo.

Loes Demmendaal
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1954 (1954-10-27) (69-jaraĝa)
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Esperanton ŝi lernis en 1965. Ŝi unue laboris en la Centra Oficejo de UEA kiel librotenisto (1977-1978) kaj poste ankaŭ volontulis en tiu fako (en 1996). Ŝi estis komitatano C de UEA (1983-1986, 1998-2001 kaj 2004-2010) kaj estrarano de UEA respondeca pri administrado kaj financo (2007-2013). Ekde 2009 ŝi estas estrarano de Institucio Hodler kaj ekde 2010 komitatano A de UEA por Esperanto Nederland.